Nazo
El Vikipedio
- Por la indiĝena popolo de Panamo, vidu Nazoj (popolo).
La nazo laŭ PIV estas
- <1>tiu parto de la homa vizaĝo, kiu elstaras inter la frunto kaj la okuloj, kaj per kiu oni spiras - vidu nazo (organo).
- <2> tiu sama parto, rigardata kiel organo de la flarsento, kaj (familiare) kiel signo de sagaco, klarvideco
- Mi havas bonan nazon Zamenhof (mi suspektis ĝuste)
- <3> tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj
- Foriri kun longa nazo Zamenhof (pro mistrafo, elreviĝo)
- teni la nazon supren Zamenhof (esti arogante fiera)
- kuntiri la nazon (pro malplaĉo)
- <4> tiu sama organo, rigardata kiel la ĉefa parto de la vizaĝo kaj signo de la persono
- rigardu la fakton, kiuj sin trovas antaŭ via nazo Zamenhof
- sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon Zamenhof
- ne ŝovu la nazon en fremdan vazon Zamenhof
- <5> tiu sama organo ĉe la bestoj
- vidu ankaŭ: muzelo
- <6> elstara parto de objekto, pli-malpli simila al nazo
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri nazo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Nazo supren, vento antaŭen. »
|
|
« Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas. »
|
|
« Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo. »
|
