Nazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nazo (organo))
Naztruoj de maskla homo.

Nazo estas kompleksa parto de vizaĝo, kiu oni povas rigardi kiel organon. Ĝi havas multajn partojn kaj funkciojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sekco de la nazo.

La nazaj kavoj estas du trairejoj inter kiuj troviĝas apartigaĵo nomita septo. Ĉiu el ili prezentas du truojn: eksteran aŭ antaŭan (nazotruo) kaj internan aŭ malantaŭan (koano). Ĉe la ekstera parieto de ĉiu nazkavo troviĝas tri volviĝintaj ostlamenoj (konkoj): supra, meza kaj suba. Kaj ĉiu konko estigas kanalforman spacon (meato), kie aperas la duktoj de la frunta kaj maksila sinusoj, la larmodukto ktp. Mukozo, tre dika sur la konkoj, tegas la tutan internon de la nazkavoj kaj kontinuas ĝis tiu simila, kiu tegas la diversajn sinusojn, la faringon ktp.

Ĉe la volbo de la nazkavoj, malproksime de la naztruoj, troviĝas la olfakta regiono, kies flarĉeloj kuŝantaj ĉe la finaj disbranĉiĝoj de la olfaktaj nervoj ricevas la impresojn pri odoroj. Kaj ĉirkaŭ la nazo kuŝas diversaj enostaj faciaj kavaĵoj (fruntaj, maksilaj, etmoidaj kaj sfenoida sinusoj), kiuj kompletigas tiun kvazaŭan aparaton.

Normale la enspirata aero trairas la nazkavojn, kiuj varmigas, malsekigas kaj purigas ĝin tiel, ke ĝi povas senriske atingi la pulmojn. Speciale la vibrisoj (haroj en la naztruoj) kaj la muko, kiu lubrikas ĝian internon, havas la taskon haltigi la polverojn, mikrobojn ks., kiuj malpurigas la aeron. Krome la muko estas iom mikrobodetrua.

Krom spira organo, nazo ankaŭ estas la organo de la flarsenso, kiu intime ligiĝas kun la gustumado kaj ĝi servas ankaŭ kiel resonkorpo por la voĉo.

Filtrumophiltrum (en latina philtrum, en greka φίλτρον filtron) estas vertikala sulko inter nazo kaj supra lipo (PIV). Ĝi estas limigita de du malaltaj krestetoj en la haŭto kiu ĉirkaŭas ĝin.

Organoj[redakti | redakti fonton]

La para naza kavo (latine cavitas nasi) estas parto de la spira sistemo kaj enhavas la flaran organon. La naza septumo aŭ simple septo (septum nasi) apartigas la maldekstran kaj dekstran nazajn kavojn, ĉiu kun naza antaŭkorto (vestibulum nasi) situanta ene de la ekstera nazo kaj, pli profunde, la reala naza kavo ("Cavum nasi proprium") povas esti distingita. La cavum nasi, tegita per mukozo kun ciliata epitelio, estas metita inter la planko kaj tegmento de la naza kavo per ostosubtenaj nazaj konkoj (conchae nasales) subdividitaj per la nazaj pasejoj (meatus nasi) subdividita. La meza muro formas la vandon; en la flanka muro estas enirejoj al sinusoj. La nazaj kavoj malfermiĝas al la malantaŭo per la ĥoanoj al la naza parto de la faringo.

Malsanoj[redakti | redakti fonton]

Sinusito, konata ankaŭ kiel sinusinfekto aŭ nazosinusito, estas malsano konsistanta en inflamo de sinusoj rezulte en simptomoj. Oftaj signoj kaj simptomoj estas dikigo de naza mukozo, ŝtopita nazo, kaj doloro ĉe la vizaĝo. Aliaj signoj kaj simptomoj povas esti febro, kapdoloro, malgrandigo de flarsento, gorĝodoloro, kaj tuso.

Rinoplastio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rinoplastio.

Rinoplastionazoplastio estas plastia kirurgia proceduro por ŝanĝi kaj rekonstrui la nazon. Du tipoj de plastika kirurgio estas uzataj - rekonstrua kirurgio, kiu restarigas la formon kaj funkciojn de la nazo, kaj kosmetika kirurgio, kiu ŝanĝas la aspekton de la nazo. Rekonstrua kirurgio provas solvi nazvundojn kaŭzitajn de diversaj traŭmatoj inkluzive de malakra, kaj penetra traŭmato kaj traŭmato kaŭzita de eksplodvundo. Rekonstrua kirurgio ankaŭ povas trakti naskiĝajn difektojn, spirproblemojn kaj malsukcesajn primarajn rinoplastiojn. Rinoplastio povas forigi tuberojn, mallarĝan naztruan larĝon, ŝanĝi la angulon inter la nazo kaj la buŝo aŭ trakti vundojn, naskiĝdifektojn aŭ aliajn problemojn, kiuj influas spiradon. Kirurgio nur je la septo nomiĝas septoplastio.

En fermita rinoplastio kaj malfermita rinoplastiaj kirurgioj - plastia kirurgo, otolaringologo (specialisto je orelo, nazo kaj gorĝo) aŭ buŝa kaj makzelovizaĝa kirurgo (specialisto je makzelo, vizaĝo kaj kolo) kreas funkcian, estetikan kaj vizaĝe proporcian nazon, disigante la nazhaŭton kaj la molajn histojn de la naza kadro, ŝanĝante ilin al laŭbezona formo kaj funkcio, suturante la incizojn, uzante histan (haŭtan) gluon kaj aplikante aŭ pakaĵon aŭ stenton aŭ ambaŭ, por fiksado de la ŝanĝita nazo por certigi la taŭgan resaniĝon de la kirurgia incizo.

Nazo en poezio, literaturo kaj proverboj[redakti | redakti fonton]

En partikularaj kuntekstoj oni identigis grandan nazon kun deveno el judoj, kadre de evidenta sento de kontraŭjudismo. En Kristo antaŭ Pilato, ĉirkaŭ 1520, unu el pentraĵoj atribuitaj al Hieronymus Bosch, tio estas evidenta en kelkaj roluloj, ekzemple tiu plej maldekstre, kaj ankaŭ en aliaj pentraĵoj de la sama periodo kaj skolo.

Laŭ PIV,[1] nazo kiel organo de la flarsento en poezio, literaturo kaj proverboj[2][3] ankaŭ

Mi havas bonan nazon Zamenhof (mi suspektis ĝuste)
  • rigardiĝas kiel esprimilo de sentoj
Foriri kun longa nazo Zamenhof (pro mistrafo, elreviĝo)
teni la nazon supren Zamenhof (esti arogante fiera)
kuntiri la nazon (pro malplaĉo)
  • rigardiĝas kiel la ĉefa parto de la vizaĝo kaj signo de la persono
rigardu la faktojn, kiuj sin trovas antaŭ via nazo Zamenhof
sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon Zamenhof
ne ŝovu la nazon en fremdan vazon Zamenhof
nazo supren, vento antaŭen Zamenhof
li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo Zamenhof

Menciindaj kazoj[redakti | redakti fonton]

La poeto de la Hispana Ora Jarcento nome Francisco de Quevedo verkis popularan soneton kies unua verso diras: "Érase un hombre a una nariz pegado" (Estis iam viro al nazo gluita); la cetero de la soneto estas kolekto de priskriboj, nome hiperboloj kiuj humure aludas al la enorma nazo de la priskribito, inter kiuj sunhorloĝo, elefanto, piramido. Malantaŭ la amuza priskribo fakte kuŝas la akran montron de kontraŭjudismo tre forta inter la aristokrataj tavoloj al kiuj Kevedo mem apartenis. La granda nazo estis supozita trajto de deveno el judoj, respektive novkristanoj. La plej verŝajna celito de la keveda soneto estus Luis de Góngora, pastro, novkristanoj kaj poeto rivala de Kevedo el skolo "Culteranismo".[4]

La beletristo Edmond Rostand verkis teatraĵon el la persono Cyrano de Bergerac samnome Cyrano de Bergerac. La teatraĵa intrigo, la amafero, la belaj diroj estis inventitaj (aŭ almenaŭ konjektitaj) de la poeto, sed ĉiuj realaj trajtoj de la historia persono retroviĝas, (komence la longa nazo), kaj lia batalo kontraŭ cent homoj eble ne okazis, sed temas almenaŭ pri onidiro, kiu en la efektivo kuris dum lia vivo. Pri la persono kaj el la teatraĵo oni faris diversajn adaptojn al teatro kaj ĉefe al kino. La plej populara trajto kiun la publiko memoras estas la longa nazo de Cyrano kiu fakte estas la kaŭzo de liaj amaferaj malsukcesoj.

Pinokjo estas titoliga rolulo kaj la protagonisto de la romano de la itala Carlo Collodi (plumnomo de Carlo Lorenzini) nome La Aventuroj de Pinokjo (1881-1883). La nomo "Pinokjo (Pinocchio)" signifas "pinaj okuloj" itale. La plej memorata trajto de la rolulo estas lia ofta tendenco al mensogo, kio okazigas la kreskon de lia nazo.[5]

Krome[redakti | redakti fonton]

Nazo en tekniko kaj materioscienco ankaŭ povas esti elstara parto de objekto, pli-malpli simila al nazo: Ekzemploj povas esti nazo de plugilo, de kruĉo, nazo de ŝipo aŭ de aviadilo.

Vidu ankaŭ: beko, faŭko, pruo.

Anatomio[redakti | redakti fonton]

La anatomio de la nazo estas kompleksa, kaj konsistas baze de du kavaĵoj - aŭ nur unu (ĉe la ciklostomuloj) - situaj en la antaŭa parto de la kapo kaj malfermaj al la ekstero trs truoj, kies nombro oscilas inter po du paroj por kavaĵo (ĉe fiŝoj) kaj po unu truon por kavaĵo (ĉe la aliaj vertebruloj). Ĉe la ciklostomuloj, la nura sako malfermiĝas en la pinto de la muzelo aŭ en la supra parto de la kapo.

En ĉiuj vertebruloj, escepte la ciklostomuloj kaj la nekrosopterigaj fiŝoj, la nazkavaĵoj estas komunikataj tra la supra parto de la buŝo kun la faringo kaj formas la koanoj. Tiu formomaniero ebligas, ke krom plenumi la flarfunkcion, la nazo sirvas kiel spirvojo. En la interno de tiuj kavaĵoj estas la flarĉeloj. En birdoj, tiu organo (la nazo) estas ĝenerale tre malmulte disvolvigita dum en mamuloj ĝi estas bone disvolvigita (kvankam escepte pri la kazoj de la marmamuloj kaj la superaj primatoj) kaj (same kiel en krokodiloj) ekzistas kondukto nazfaringa kiu portas la aeron super la duaranga palato ĝis la faringo.

Anatomio de la nazo.

La nazo dividiĝas en du apartaĵoj, separataj de la nazmureto, tiu havas du elirejojn nome nazkavoj. En la tetrapodoj (surteraj vertebruloj) la nazo havas, en sia malantaŭa parto, nome la koanoj; tiuj komunikas la nazon kun la kavaĵo de la buŝo.

En la flankaj muretoj estas la nazostoj, kiuj varmigas kaj purigas la aeron kiu iras al la pulmoj. Sub ĉiu nazosto estas spacoj nomitaj "meatoj", kiuj komunikas la nazon kun la ĉenazaj kavaĵoj, kaj tie ankaŭ enfluas la nazlarma dukto. La osta strukturo de la nazo estas konstituita de ostoj, molaj kaj malmolaj kartilagoj. La malmolaj ostoj formas la superan parton kaj la flankaj ostoj formas la ponton, dum la kartilagoj formas la flankojn de la nazkavaĵoj kaj la nazmureton. La nazmuretoj estas ŝirmitaj per mukozoj kiuj hvas kiel esenca funkcio la taŭgigon de la spirita aero. Krome, la mukozo kaptas la aeron kaj forigas la polvon kaj la ĝermojn de la aero kiam tiu envenas en la nazon.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

La rostro de poliodono estas etendo nek de makzelo nek de flarsensilo (nazo) kiel ĉe aliaj fiŝoj, sed de la kranio.

En la fiŝoj la senmakzelaj (makzelmankaj) aperas nazkavaĵo malpara en la meza linio de la kapo. Tiu kavaĵo estas komunikata pere de dukto kun dilataĵo sakforma en kie troviĝas la flarsensila epitelio, kiu, siavice, estas konektata, pere de du nervoj, kun la antaŭa cerbo.[6]

Los peces gnatastomoj jam prezentas duflankajn kavaĵojn, same kiel la kondroicitioj prezentas, ambaŭflanke de la kapo du flarsentajn kavaĵojn, egalaj al tiuj de la gnatastomoj, kiuj estas ŝirmitaj de sensila epitelio kaj komunikataj kun la flarsako, kaj krome havas alian malantaŭan malfermaĵon kiu ebligas la eliron de la akveca fluo. En la ostoiktioj la nazkavaĵo estas jam kompleta dukto kun unu antaŭa kaj unu malantaŭa malfermaĵojn.[6]

La dipnoojPulmofiŝoj havas la kapablon spiri oksigenon pere de fuŝeca pulmo; ties nazkavaĵoj havas antaŭan malfermaĵon ĉe la supra lipo kaj flarkanalon kiu iras tra la palato, prezentante malantaŭan truon en la fono de la buŝa kavaĵo formanta prakoanon. En la epokoj de sekego la antaŭa malfermaĵo restas fermita per la mukozo kiu ĉirkaŭas la fiŝon, tiel tiuj kavaĵoj estas plue organo pure flarfunkcia.[6]

Amfibioj[redakti | redakti fonton]

Krania diagramo de formortinta Xenotosuchus, kun nazostoj grize markitaj ĉe la naztruoj.

Ĉe amfibioj la nazkavaĵo estas komunike kun la faringo kaj tial kun la spira sistemo. Estas koanoj kaj kun tiuj la ventumila funkcio de la naza organo. La flaraparato estas pli profunda, kaj havas eksterajn malfermaĵojn, flarkanalojn kaj fundaĵo kun sensila epitelio kiu estas konektebla kun la telencefalo. Estas mukozaj glandoj por la humidigo de la aero kaj la antaŭa parto de la kavaĵo enfluas al la larmokanalo, kaj ĝi funkcias kiel humidiga komplemento. Ĉar oni akiras la spiran funkcion, la naza anatomio komplikiĝas, ĉar tio kondukas al la apero de strukturoj por taŭgigi la aeron pliigante sian kompleksecon kaj surfacon kaj, kompense, malpliigas la gravon de la flarelementoj.[6]

La urodeloj (vostohavoj) estas batrakoj kun nazaj kavaĵoj kiuj malfermiĝas ambaŭflanke de la muzelo; ilia nazkavaĵo havas mallarĝan flankan plilongaĵon, aŭ aldonan nazkavaĵon, kiu konstituas la komencon de la Vomeronaza organo (helporgano de la flarsento). La senvostaj amfibioj havas eksteran reduktitan malfermaĵon, povas havi unu aŭ kelkaj nazkavaĵoj. Tiuj estas komunikataj kun la buŝo kaj tiel plenumas la spiran funkcion. Bufo viridis havas elstaraĵon nomitan "flarelstaraĵo", kuŝanta sur kartilaga bazo, kiu estas konsiderata kiel ĝermo de nazosto, kaj posedas ankaŭ primitivan vomeronazan organon.[6]

Reptilioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reptilioj.
De maldekstro dekstren: kapoj de la gavialo de Barato (gaviales gangeticus), de la usona aligatoro (Alligator mississippiensis), kaj de nazpinta krokodilo (Crocodylus acutus).

La reptilioj estas la unuaj vertebruloj sendependaj de la akva medio, postulante nazon kun flarpovo kaj, ĉefa, spirpovo. Same ili bezonis aparaton kiu plej bone taŭgigu la aeron, kaj tiel aperis la unuaj turbinaj aparatoj. La sensila epitelio estas koncentrata en la nomita organo de Jacobson kiu estas en du kavaĵoj inter la okuloj kaj la nazo, kaj kiu ebligis al ili detekti predojn pere de la varmo kiun ĝi elsendas.

La testuduloj havas la plej simplajn kavaĵojn. La testudoj havas tre mallongan enirejon, kiu finas en mallarĝa nazkavaĵo. En la mezo ili havas elstaraĵon kun formo de nazosto kiu dividas la nazkavaĵon en du partoj, el kiuj la supera plenumas la flarfunkcion, ĉar ĝi estas konektata kun la encefalo, dum la malsupra plenumas la spirajn funkciojn, ĉar ĝi malfermiĝas en la buŝa kavaĵo. Ili ne havas la organon de Jacobson.

La Lacertuloj kaj Serpentuloj (kameleonoj, lacertoj, serpentoj, ktp.) havas unu pli ampleksan kavaĵon, malferma al la ekstero kaj al la buŝa kavaĵo, kun nazosto en la ekstera mureto en la malsupra flanko en kiu estas la spira epitelio, dum en la supra flanko estas la flara epitelio. En tiuj reptilioj la organo de Jacobson estas tre disvolvigita, ĝi troviĝas en la malsupra flanko de la kavaĵo kaj estas ĉirkaŭita de propra kartilaga kapsulo, kiu estas ŝirmita de spira histo en la ekstero kaj flarhisto en la interno kaj kiu venas al la buŝa kavaĵo per diferencigita dukto.

La krokodiloj havas ampleksajn kavaĵojn kaj turbonan sistemon tre disvolvigitan. La antaŭa parto estas spira kaj la malantaŭa estas flara, kaj ili ne havas organon de Jacobson. Dum subakvigo, ili povas fermi la naztruojn, kaj tiel ili povas reteni la spiradon.[6]

Birdoj[redakti | redakti fonton]

La birdoj havas nazajn anatomiajn karakterojn kiuj alproksimigas ilin al la morfologio de la superaj mamuloj. Iliaj naztruoj enhavas kelkajn nazostojn, kvankam ilia flarsenso estas ĝenerale mallerta. Dum sia disvolviĝo ili havas dekomencan organon de Jacobson kiu poste atrofiiĝas en la plenkreska birdo.[6]

Portreto de Sudreĝa albatroso (Diomedea epomophora). Notu la grandan, hokoforman bekon kaj la naztubojn.

La beko de Albatrosoj estas komponita de kelkaj kornecaj platoj, kaj laŭlonge de la flankoj estas la du "tuboj", nome longaj naztruoj kiuj havigas al la ordo ties iaman nomon tubenozoj. Tiuj tuboj permesas al albatrosoj mezuri la precizan ventorapidon dumfluge, tiuj naztruoj estas same al la pitotaj tuboj en moderna aviado. La albatrosoj bezonas akuratajn ventorapidajn mezurojn por plenumi siajn dinamikajn glitadajn manovrojn. Ĉar la albatroso trovas manĝon dumfluge, flaro estas malmulte utila, ĉar neniu aĵo surmare povas esti flarata de rapidfluganta birdo. La ĉefa manĝotrova sento estas vidkapablo. Kiel ĉe aliaj Procelarioformaj ili uzas tiun kapablon por flaro dum manĝo por trovi eventualajn manĝofontojn.[7] Albatrosoj, kun ĉiuj Procelarioformaj bezonas forigi siajn salenhavon ĉar ili trinkas maran akvon. Ĉiuj birdoj havas grandan nazglandon ĉe la bazo de la beko, super siaj okuloj. Tiu glando estas neaktiva en specioj kiuj ne bezonas ilin, sed la Procelarioformaj ja postulas ties uzon. Sciencistoj necertas pri ties precizaj procezoj, sed scias ĝenerale ke ĝi forigas salon kiu formas 5% salsolvaĵon kiu eliras el siaj nazoj aŭ eĉ estas forpelita (ĵetita) kaze de kelkaj birdoj.[8]

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

La nazo de la hundo estas tre sensiva; kiel en multaj aliaj mamuloj, la flarsenso estas tre disvolvigita.

En mamuloj ege gravas la spira funkcio kaj tial en kelkaj specioj, kiel ĉe homoj, la organo de Jacobson estas en fuŝeta stato. La tranaza spira funkcio estas disvolvigita proporcie al la korpa surfaco.

La flarsenso disvolviĝas dum oni supreniras en la filogenetika skalo, ĝis atingi maksimuman disvolvigon en kelkaj mamuloj, proporcie al la kvanto de mukoza surfaco kun specifa epitelio. Tamen, dum oni supreniras en la skalo de la mamuloj, la flarfunkcio degeneras koste de la spira funkcio, ĉefe ĉe la superaj primatoj kaj inter ili la homo. Ĉar hegemonias la spira funkcio, la nazkavaĵoj jam ne finiĝas en la buŝa kavaĵo sed en la faringo, kaj tiel formiĝas kompleta palato.[6]

La sensoj de flaro de hundo estas superaj al tiuj de homoj en multaj aspektoj. Kelkaj el iliaj sensokapabloj estis uzitaj de homoj, kiel por ekzemplo la flarkapablo ĉe ĉashundoj tradicie, laj nuntempe ĉe hundoj serĉantoj de eksplodaĵoj aŭ de drogoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo nazo en PIV, 1970, p. 729
  2. ekzemplaj esperantaj proverboj pri la temo 'nazo'
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2021-06-16.
  4. "Érase un hombre a una nariz pegado" En Francisco de Quevedo y Villegas (1580-1645). Alirita la 22an de Junio 2021.
  5. Reardon, Sara (7a de Junio 2013). "Carlo Collodi's Pinocchio: Why is the original Pinocchio subjected to such sadistic treatment?". Slate. Alirita la 17an de Junio 2013.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Dr. Jesús García Ruiz, Filogenia en ORL: olfativo y fossas nasales otorrinoweb.com
  7. (1989) “Olfaction in Subantarctic seabirds: Its phylogenetic and ecological significance”, The Condor (PDF) 91 (3), p. 732–135. doi:10.2307/1368131. 
  8. Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.