Nazumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Ĉeĥov kun nazumo, 1903.

Nazumo estas tipo de okulvitroj, fiksitaj sur la nazo per pinĉa risorto.[1] Tio signifas, ke tiuj okulvitroj ne apogas sin sur surorelaj bastonetoj. Ĝi estis populara en la 19-a jarcento, sed jam aperinta el la 15-a jarcento antaŭen. La plej modernaj aperis en la 1840-aj jaroj kaj atingis sian pintan popularecon ĉirkaŭ 1880 al 1900.

Por kelkaj famuloj tiu elemento formas gravan parton de la aspekto per kiu ili estas konataj, ekzemple Anton Ĉeĥov.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2018.