Ndambaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ndambaoj estas etno kun aparta lingvo, kiu loĝas en sudcentra Tanzanio en la regionoj South Central kaj Iringa, nordoriente de la benaoj, sudoriente de la hehoj, okcidente de la pogoloj, sudokcidente de la mbungaoj. Ili estas 55.000 homoj (1987).

Iliaj dialektoj havas 69 %-an similecon kun la mbungaoj, 56%-an kun la pogoloj. La ndambaoj ankaŭ uzas la svahilan lingvon.

Gravaj lokoj de la ndambaoj estas Mlimba, Msagati, Chisano, Chita kaj aliaj en la distrikto Kilombero. La ndambaoj estis tribo de la pogoroj kaj elmigris kiel malgranda grupo sub sia tribestro en la sudan parton de la regiono Morogoro. Ili nutras sin per rizo kaj fiŝo, kio eblas tie la tutan jaron. La plej multaj el ili estas romkatolikoj.