Ne-intervena komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ne-intervena Komitato estis komitato, kunvokita fare de la franca prezidento Albert Lebrun, kiu provis forhalti la eŭropajn grandajn potencojn pri interveno en la hispana enlanda milito. La komitato konsistis el reprezentantoj de 27 ŝtatoj, kunsidis unuafoje la 9-an de septembro 1936 en Londono. Tio estis parto de la kontentiga politiko al Hitler kaj Mussolini.

Al la ne-intervena komitato apartenis krom Francio, Anglio, la Germana Imperio, la Sovetunio, Italio kaj 22 pliaj ŝtatoj. Kvankam la oficiala celo estis bari intervenon de la grandaj potencoj en la hispanan enlandan militon, fakte reala kontraŭstaro ekzistis nur fare de Sovetunio kontraŭ la germana kaj itala intervenoj en Hispanio.

Ĉe kunsida dato, germanaj kaj italaj aviadiloj bombardis jam Madridon. Pro la ne-intervena politiko, la eŭropaj potencoj silente, hipokrite kaj komplice akceptis enpotenciĝon de Franco. Ses semajnojn post la kunsido - la 28-an de oktobro 1936 - sovetaj tankoj kaj aviadiloj helpis la maldekstrulojn de Madrido.

Post amlsukcesaj kunsidoj, la 30-a kunsido - la 19-an de majo 1939 - konstatis, ke la bataloj finiĝis kaj la enlanda milito decidiĝis. La komitato malfondis sin, ĉar nenio fareblas.