Neĝblankulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ilustraĵo de Franz Jüttner, 1905: la sep nanoj trovas la princinon, kiu endomiĝis en ilia domo

Neĝblankulino sed plej ofte Neĝulino (i.a. en la traduko de Kabe), germane Schneewittchen (respektive origine Sneewittchen, de la platgermanaj vorteroj Snee „neĝo“, witt „blanka“ kaj -chen „-etulino") estas fabelo el la klasika kolekto de germanaj fabeloj de la fratoj Grimm. Ĝi estis multfoje rerakontata kaj ankaŭ filmigita, inter alie de la desegnofilma studio de Walt Disney, kiu dum la jaro 1937 jen produktis sian unuan tutvesperan desegnitan filmon.

Konciza enhavo[redakti | redakti fonton]

Reĝino mortas post la nasko de unua infano, kaj la vidva reĝo post iom da tempo prenas duan edzinon, kiu belas, sed patologie ĵaluzas pri la juneca belo de la reĝa filino. Tial ŝi sekrete ordonas al reĝa ĉasisto mortpafi la princinon, sed tiu ne kapablas murdi la knabinon kaj petas ŝin fuĝi kaj kaŝiĝi en arbarego. Tie ŝi trovas domon de sep nanoj, kiuj fosas gemojn el minejo. Ili interkonsentas ke la nanoj kaŝgastigu ŝin, kaj kompense ke ŝi rolu kiel servistino.

ilustraĵo de Franz Jüttner, 1905: Neĝblankulino veneniĝis

La ĵaluza reĝa edzino tamen ekscias pri la fuĝo, kaj post du vanaj provoj fine sukcesas per truko venenigi la knabinon. La sep funebrantaj nanoj volas ĵus porti la vitran ĉerkon al la tombo, kiam juna princo vidas la mortan belulinon en la vitra ĉerko, tuj enamiĝas al ŝi, kaj petas la nanojn porti ŝin al sia gepatra kastelo. Dum la transportado tien, unu el la nanaj ĉerkoportantoj stumblas, la ĉerko falas kaj la ŝajne mortintino elsputas venenigitan pomopecon kaj respiras. La enamiĝinta princo petis la princinon edziniĝi al li, kaj ŝi konsentas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]