Neĝokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Neĝokolombo 'Columba leuconota'
Nicholas Aylward Vigors 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Neĝokolombo (Columba leuconota) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu loĝas en Azio en altaj montaraj regionoj.

Pli precize tiu ĉi specio troviĝas en Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio.

BirdsAsiaJohnGoVIGoul 0228

La Neĝokolombo aspektas tre simile al la rokkolombo. Preskaŭ la tuta korpo estas blugriza ĝenerale, sed la kapo estas tre malhela kaj ne rimarkindas blanka ceraĵo kiel ĉe aliaj samgenranoj, sed tre malhelgriza. La kruroj kaj piedoj estas ruĝaj, la ungoj nigraj. La dorso estas pli helgriza ol la cetero de la korpo kaj tie kontrastas nigraj flankaj strioj. La vosto havas nigran finan strion tre kontrastan kun la antaŭa helgriza parto. Ankaŭ subaj partoj estas helgrizaj. Ĝi estas forta kaj rapida dumfluge, sed foje ŝvebas kaj lasas siajn flugilojn en formo de litero vo.

Referenco[redakti | redakti fonton]