Neĝoplugilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Traktoro kun plugilo kaj neĝoĉeno
Neĝoplugilo survoje

Neĝoplugilo estas aparato por neĝopurigo sur vojo aŭ fervoja linio. Ekzistas kojnoplugilo kaj flank-plugilo, kiuj estas munteblaj al ŝarĝaŭto, traktoro aŭ al simila veturilo. Oni uzas la kojnoplugilon plej ofte por purigo de mallarĝaj vojoj aŭ fervoja linio, oni uzas sur aŭtovojoj flank-plugilon. La kojnoplugilo estas du kojnoforme kunigitaj metalplatoj. La flank-plugilo konsistas el direktebla metalplato, kiu estas turnebla dekstren aŭ maldekstren.

La plugiloj estas ĉe ambaŭ tipoj leveblaj kaj sinkeblaj, la tuta sistemo estas per risortoj kaj aliaj teknikaj instalaĵoj protektita kontraŭ la malebenaĵoj. Specifa neĝoplugilo estas uzata ĉe flughavenoj, kie ĝi havas plugilon larĝan de 15m.

Okaze de pli granda neĝokvanto, oni uzas neĝoblovilon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia kojnoplugilo por tirĉevalo

La neĝoplugilojn ne ŝovis sed tiris taŭroj kaj ĉevaloj. La plugilo estis el ligno kaj pezigita per ŝtonoj.

La unua neĝoplugilo estis konstruita de Herbert Fritz en la komenco de la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento. Kompreneble ĝi estis plene mekanika ilo sen motoro, pro tio por laboro necesis ĉiam turni la tenilon, kunigitan al la akso de neĝoplugilo. La maŝino povis forbalai neĝon nur je unu kaj duono metroj flanken, tial ĝi ne konkeris apartan popularecon en tiama Aŭstria imperio. Post kelkaj jaroj, la kolego de Fritz la akademiano Piserman instalis sur neĝoplugilo vapormotoron. Tio okazis la 23-an de majo 1885. Ĉi tiun daton oni povas oficiale konsideri kiel daton de invento de la unua neĝoplugilo.