Neŭmana sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neŭmana sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. neumanni'
Onychognathus neumanni
(Alexander, 1908)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Neŭmana sturno, Onychognathus neumanni, estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Afriko. Tiu sturno reproduktiĝas sur rokaj klifoj, elstaraĵoj kaj kanjonoj ĉefe en la regiono de Sahelo el Maŭritanio kaj Ekvatora Gvineo al okcidenta Sudano. Ties nomo en Esperanto kaj en la latina scienca nomo rememoras la germanan ornitologon Oscar Rudolph Neumann.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu 25 cm longa specio estas simila al aliaj membroj de la genro Onychognathus, kaj montras la karakterajn ruĝecajn unuarangajn flugilplumojn, tre rimarkindajn dumfluge. La iriso estas malhelruĝa, kaj la beko kaj kruroj estas nigraj. La plumaro de la masklo estas ĉefe brilnigra, kaj la ino estas cindrogriza kun pli malhela strieco. La junuloj similas al masklo, sed ĝi estas malpli brila ol la plenkreskulo kaj havas brunajn pli ol malhelruĝajn okulojn.

La kanto estas tu-ŭhi-uu, kaj la alarmalvoko estas akra air, air.

Okcidentaj populacioj de okcidenta Malio kaj Eburbordo estas de individuoj pli malgrandaj kaj mallongvostaj ol tiuj de la nomiga formo, O. n. neumanni, kaj estas atribuitaj al la subspecio O. n. modicus.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Neŭmana sturno konstruas neston el herbo sur kornico de ŝirmita loko kia kavo. Ĝi ankaŭ asociiĝas al homa setlejaro kaj kelkaj membroj de la genro Onychognathus uzas homofaritajn strukturojn kiel nestolokojn.

Tiu specio estas teritoriema, agresema kaj netolerema dum la reprodukta sezono kaj atakas aliajn speciojn, inklude rabobirdojn.

Kiel ĉe aliaj sturnoj, ankaŭ la Neŭmana sturno estas ĉiomanĝanta, kaj prenas ampleksan gamon de fruktoj, inklude figojn, kaj kelkajn senvertebrulojn. Ĝi estas tre gregema, kaj formas grandajn arojn for de la reprodukta sezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.