Neŭtrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neŭtrono estas subatoma partiklo. Laŭ la atoma modelo de la fizikisto Niels Bohr, ĝi formas unu el la du nukleonoj en la atomkerno de atomo. Ĝi havas nulan elektran ŝargon. Ĝia maso estas 1840-oble pli granda ol tiu de elektrono.

La neŭtrona maso estas 939,565 378 MeV/c2 (tio estas: 1,674 927 × 10-27 kg). Ĝia radiuso estas ĉirkaŭ 1,7 × 10-15 metro (la unuo 10-15 metro estis iama nomata "fermi", memorante la fizikiston Enrico Fermi), sed pli precizaj rezultoj malsimilas laŭ la mezurmetodoj.

Ekzemple, atomo de heliumo havas du neŭtronojn kaj du protonojn en la nukleo. (La atommaso de heliumo estas preskaŭ 4 amu), kaj havas ankaŭ du elektronojn, kiuj orbitas ĉirkaŭ la atomkerno.

Neŭtronoj formas kune kun protonoj la nukleojn (atomkernojn). Ili ligiĝas per la forta interago al la protonoj kaj tiel malhelpas la disfalon de la kerno. Nur la atomkerno de la hidrogena izotopo 1H ne enhavas neŭtronon.

Laŭ la teorio de la kvarkoj, neŭtrono konsistas el tri kvarkoj: du d-kvarkoj kaj unu u-kvarko (formulo udd). Liberaj neŭtronoj ne estas stabilaj, sed havas duoniĝtempon de nur 887 sekundoj (preskaŭ kvaronhoro). Ĝi disiĝas al protono, elektrono kaj antineŭtrino. Ene de atomkerno, kie neŭtronoj konstante ŝanĝiĝas al protonoj kaj reŝanĝiĝas, ili estas tre stabilaj.

Atomo de litio kun 4 neŭtronoj (bluaj) kaj 3 protonoj (ruĝaj).
La kvarkoj en neŭtrono


Vidu ankaŭ