Ne aĉetu rusiajn varojn!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ne aĉetu rusajn varojn!)

"Ne aĉetu rusiajn varojn!" (ukraine: «Не купуй російське!») aŭ «bojkotu rusiajn varojn!" (ukraine: «Бойкотуй російське!») estas neperforta kampanjo de rezistado por bojkoti rusian komercon en Ukrainio. La protesto komenciĝis la 14an de aŭgusto de 2013 kiel reago al komerca embargo de la Rusa Federacio kontraŭ Ukrainio. Ĝi estis organizita de Vidsiĉ per sociaj amaskomunikiloj. La kampanjo ekspansiiĝis al amasa dissendo de flugfolioj, afiŝoj, kaj glumarkoj en ĉirkaŭ 45 urboj kaj vilaĝoj. Ĝi fadis de la komenco de la Euromaidanaj manifestacioj en novembro de 2013, sed estis renovigita en la 2a de marto de 2014, dum la Krimea krizo kaj la rusa milita interveno en Ukrainio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]