Nea Dimokratia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nea Dimokratia
emblemo
flago
partio
Komenco 4-a de oktobro 1974 vd
Antaŭe National Radical Union vd
Poste New Greek Impetus vd
Lando(j) Grekio vd
Sidejo Kalitea
Ideologio

konservativismokristana demokratio • ekonomia liberalismo

Fondinto(j) Konstantino Karamanlis vd
Ĉefestro(j) Kiriakos Mitsotakis vd
Membro de Eŭropa Popola PartioCentrodemokratia InternacioInternacia Demokratia Unio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nea Dimokratia ("nova demokratio")
Νέα Δημοκρατία
partio
Lando  Grekio
Estro Andonis Samaras (stato de somero 2012)
Fondiĝo oktobro 1974
Lingvo(j) greka
Ĉefa sidejo Ateno
Ideologio konservativismo, kristana demokratio, ekonomia liberalismo
Retejo nd.gr
vdr

Nea Dimokratia (greke Νέα Δημοκρατία, en Esperanto "nova demokratio") estas liberala-konservativa partio en Grekio, kiu fondiĝis dum la jaro 1974 post la renversigo de la greka armea diktaturo. La ĉefa motoro de la fondiĝo estis la politikisto Konstantinos Karamanlis, kiu unuavice estis la arktitekto de la integriĝo de Grekio en la komunumon de eŭropaj ŝtatoj: Dum lia periodo de ŝtata regado Grekio asociiĝis kun la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kaj ankaŭ poste dum la jaro 1981 membriĝis en la Eŭropa Komunumo.


Simbolo[redakti | redakti fonton]

Simbolo de la partio Nea Dimokratia-Partei ĝis la jaro 2010 estis la literoj Ν kaj Δ. Inter tiuj du literoj, dekstra mano tenas brulantan torĉon. La simbola koloro de la partio NE estas bluo.

Politika spektro[redakti | redakti fonton]

La partio kunligas relative larĝan politikan spektron: en ĝi membras novliberalululoj kaj socialaj konservativuloj, reĝistoj kaj eksaj anoj de la kristane ortodokse dominita centra unio. La ND en Grekio estas la senkonkurence plej grava konservativa partio. En la Eŭropa Parlamento ĝi estas parto de la Eŭropa Popola Partio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la epoko de Konstantinos Karamanlis la partion gvidis Konstantinos Mitsotakis, kiu estis ĉefministro de Grekio inter la jaroj 1989 kaj 1993. Kiam la partio nur gajnis 39,3 procentojn da voĉoj en la parlamentaj balotoj de la jaro 1993, li demisiis kaj lasis la partian gvidadon por Miltiadis Evert. Ambaŭ politikistoj samkiel Karamanlis havis tre por-eŭropan sintenon. Heredanto de Evert post internaj luktoj iĝis la tiam relative sensperta parlamentano Kostas Karamanlis, nevo de la partia fondinto. Dum lia unua parlamenta baloto de aprilo 2000 la partio daŭre ne venkis, kun 42,73 kontraŭ 43,79 procentoj da voĉoj maltrafis la venkon nur je unu procento, kaj la 7-an de marto 2004 fine gajnis la parlamentajn balotojn, nun regante la ŝtaton.

La plej malfacila tasko de la partia gvidanto Kostas Karamanlis daŭre estas kunligi kaj teni sub kontrolo la diversajn branĉojn de sia partio. Ekde la jaro 1996 pluraj gvidaj anoj spektakle forlasis la partion, kaj parte fondis novajn, etajn partiojn.

Dum la parlamentaj balotoj de la 16-a de septembro 2007 la partio Nea Dimokratia perdis voĉojn, sed daŭre estas la plej forta partio. Nun ĝi atingis 41,86 procentojn da voĉoj (dum 2004: 45,4 procentoj) kaj ricevis 152 el la 300 parlamentaj seĝoj. Antaŭ la balotoj la amaskomunikiloj tre kritikis la registaron de ĉefministro Karamanlis pri malbona manaĝerado de la gigantaj pejzaĝaj bruladoj de aŭgusto 2007 kaj multaj politikaj analizistoj prognozis pli grandan perdon de voĉoj.

En la balotoj de majo 2012 la partio estis pli sukcesa ol la ceteraj, kvankam ne sufiĉe por atingi plejmulton en la parlamento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]