Near Earth Asteroid Tracking

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Near-Earth Asteroid TrackingNEAT (angla por "Spurado de Apud-Teraj Asteroidoj") estis usona astronomia programo de la NASA kaj de la Jet Propulsion Laboratory por malkovri apud-terajn objektojn. La projekto NEAT komenciĝis en decembro 1995 kaj funkciis ĝis aprilo 2007[1].

Historio

Nombro de apud-teraj objektoj malkovritaj de diversaj projektoj.

La unua ĉefa esploristino estis Eleanor Francis Helin, helpata de Steven H. Pravdo kaj David L. Rabinowitz. NEAT faris interkonsenton kun United States Air Force, la usona aerarmeo, por uzi unu teleskopon de "GEODSS" (Ground-based Electro-Optical Deep Space Surveillance) sur Haleakala (Insulo Maui, Havajo); ĉi tiuj larĝa-kampaj teleskopoj de la aerarmeo celas opte observi kosmoŝipojn en tera orbito. La teamo de NEAT projektis fotilon kun CCD-lumkaptilo kaj komputilan sistemon por la teleskopo de GEODSS. La formato de la CCD-fotilo estas 4096 × 4096 rastrumeroj kaj la vida kampo 1,2° × 1,6°.

Je komenco de aprilo 2001, ankaŭ la Teleskopo Samuel Oschin (Schmidt-teleskopo de 1,2 m de la Observatorio Palomar) estis ekuzita por malkovri kaj spuri apud-terajn objektojn. Ĉi-tiu teleskopo estas ekipita per fotilo kun 112 CCD-lumkaptiloj, ĉiu kun 2400 × 600 rastrumeroj; ĝi produktis la bildojn, kiuj permesis malkovri Kvavaron en 2002, Sednon en 2003 kaj la nanoplanedon Eriso.

Laŭ la Minor Planet Center, NEAT permesis la malkovron de 35377 asteroidoj[2] inter 1995 kaj 2007. NEAT ankaŭ (re)malkovrigis la periodan kometon 54P/de Vico–Swift–NEAT (unue observitan en 1884 kaj perditan), la Stelon de Teegarden, kaj la kometon C/2001 Q4 (NEAT).

La asteroido 64070 NEAT[3] estas nomita je honoro de la programo NEAT en 2005.

Notoj kaj referencoj

  1. Photometry of Small Outer Solar System Bodies with the NEAT database, el Asteroid, Comets Meteors (2008)(angle)
  2. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. asteroido (64070) NEAT, de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligiloj