Neatendita profito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio neatendita profito (angle windfall profitwindfall gain) estas uzata en la ekonomio.

Ĝi signifas en pli strikta senco kreskon de la posedaĵa valoro sen fari ion ajn por tio. Ekzemplo por tio estas la valora kresko de nekonstrurajta nemoveblaĵo pro tio, ke oni alideklaris tiun nemoveblaĵon por konstruareo, surkonstruebla.

En pli larĝa senco, oni povas akiri neatenditan profiton per abrupte altkreskantaj merkataj prezoj aŭ sinkantaj krudmaterialaj prezoj.