Nebula Science Fiction

El Vikipedio, la libera enciklopedio
jan feb mar apr maj jun jul aŭg sep okt nov dec
1952 1/1
1953 1/2 1/3 1/4 2/1 2/2
1954 2/3 2/4 9 10 11
1955 12 13 14
1956 15 16 17 18 19
1957 20 21 22 23 24 25
1958 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37
1959 38 39 40 41
N-roj de Nebula montrante volumon/numeron. La unuajn kvar numerojn
portis la datojn «aŭtuno 1952», «printempo 1953», «somero 1953» kaj
«aŭtuno 1953». Ekde la 5-a numero ili portis la monaton de eldoniĝo. [1]

Nebula Science Fiction estis la unua skota sciencfikcia gazeto. Ĝi eldoniĝis de 1952 ĝis 1959. Ĝin fondis 18-jara Peter Hamilton, presigante ĝin ĉe la presfirmao Crownpoint Publications, en Glasgovo, posedata de la gepatroj. Ĝi aperadis tie iom neregule de la unua numero (aŭtuno 1952) ĝis la 12-a numero, en 1955. Tiam ĝi ekpresiĝis ĉe presejo en Dublino, kie ĝi iom pli regule ritmiĝis, aperante ĉiumonate de januaro 1958 ĝis februaro 1959. La fina, 41-a numero aperis en junio 1959.

Nebula Science Fiction eldonis la unuajn novelojn de pluraj konataj verkistoj, i.a. Robert Silverberg, Brian Aldiss, kaj Bob Shaw. Proksimume tri kvaronoj de la abonantoj estis ekster Britio, kaj la revuo devis ĉesiĝi pro la premo de importaj impostoj, precipe en Sudafriko kaj Aŭstralio, kaj de akcizo en Britio mem.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mike Ashley, "Nebula Science Fiction", en Tymn & Ashley, Science Fiction, Fantasy and Weird Fiction Magazines, pp. 419–423.