Necesejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa necesejo.

Necesejo estas loko por feki kaj urini. En malpli vasta senco oni iam uzas "necesejo" iam ankaŭ por la necesujo konsistanta ĝenerale el neceseja pelvo kaj sur ĝi muntita neceseja seĝo, do por la instalaĵo, kiu akceptas la homajn sekreciaĵojn. La plej simplan necesejon oni nomas latrino (en barakaro, kamphotelo, kie ne ekzistas kanala akvo). Neformale oni povas nomi ĝin ankaŭ neprejo aŭ ŝerce neĉesejo.

Tipoj

Sekcio de necesujo.
Funkciado de akvujo.

Harper kaj Halestrap dividas la necesejajn ilojn en Lifting the Lid: An ecological approach to toilet systems :

  1. la plej disvastiĝinta ilo el norma porcelana pelvo kun kanalizacio (kanaletaro (PIV)) (vidu foton)
  2. necesejo kun forsorba fosaĵo
  3. necesejo kun antisepsa ujo
  4. necesejo kun antisepsa ujo kaj akvopuriga bedo por likva homfeka sterko (fekalio)
  5. necesejo kun kompoŝtigo de solidaĵoj kaj divido je urino
  6. vera kompoŝtiga necesejo
  7. kuva necesejo
  8. vica (aŭ plumpa) necesejo

Oni povas plu distingi laŭ la porcelanaj normaj pelvoj:

  1. glitlava pelvo (necesejo), kie la fekaĵo falas direkte en la kanalizacion, ĉar sub la sidloko troviĝas dekliva parto kaj la fekaĵo glitas en la akvon. Tiam apenaŭ estiĝas malbonodoro.
  2. ŝtupa pelvo (necesejo), kie la fekaĵo falas sur platan parton sub la sidloko. La fekaĵo malaperas en la kanalo nur post neceseja lavo, kio havas la avantaĝojn, ke la pugoj de la sidanto ne ŝpruciĝas per akvo (ĉe glitlava pelvo fekaĵo kelfoje falas kaj ne glitas en la akvon) kaj oni povas ekzameni la fekaĵon (koloro, vermetoj, konsisto) eĉ preni ekzemplon el ĝi, se necesas por medicinaj ekzamenoj. La malavantaĝo de tiu tipo estas – krom la malbonodoro -, ke la fekaĵo malpurigas ofte forte la ŝtupan parton kaj tiel necesas uzi la necesejan broson.
  3. staranta pelvo

En la veturiloj ekzistas la sekvaj tipoj:

  1. "malfermita konstrutipo" kun malplenigo eksteren (ĉe fervojo iam la plej ofta metodo). Ties avantaĝoj estas la facila konstruo, la daŭra aplikeco; la malavantaĝoj estas la purigaj kaj mediaj problemoj, pro kiuj oni evitas ties enkonstruojn nuntempe ĉe la riĉaj landoj.
  2. "fermita konstrutipo" kun poluakvujo, kiun oni malplenigas normalokaze ĉiujn 1-2 tagojn en la poluakvon.
  3. kemia traktado de la poluakvo. La avantaĝo etas, ke la poluakvo pli malofte devas malpleniĝi; malavantaĝo estas la eblaj mediodamaĝaj kemiaĵoj.
  4. Biologia procezado de la poluakvo. Tiam la mikroorganismoj transformas la poluakvon tiel, ke la akvoparto uzeblas denove kiel uzakvo. Biologiaj necesejoj ebligas tre longan malplenigan ciklon. Malavantaĝo estas, ke la sistemo povas kolapsi, se ekzemple oni purigas la necesejan konkon per nekonvenaj kemiaĵoj.

La fermitaj konstrutipoj (kun aŭ sen manipulo de la poluakvo) estas malplenigataj hodiaŭ preskaŭ senescepte per vakuo.

Sciindaĵoj

Oni distingas la publikajn necesejojn laŭ sekso (+handikapuloj) per piktogramoj, kie bildeto montras la viran kaj virinan figuron. Se oni ne distingas la necesejon laŭ sekso, oni parolas pri unuseksa necesejo, kiam ĝin povas uzi iu ajn (ekz. ĉe fervojo). La piktogramoj anstataŭis la iam uzatajn inicialojn de la vortoj "virino/viro" aŭ "sinjorino/sinjoro", kiuj kaŭzis embarason ĉe lingvaj problemoj. Tamen piktogramoj ne estas senproblemaj en islamaj landoj, ĉar ili striktasence estas bildoj de homoj, kiujn la Korano malpermesas.

Ofte-malofte troviĝas apud la necesseĝo ankoraŭ bideo, ĉe kiu oni povas lavi anuson kaj seksorganojn.

Ĉe publikaj necesejoj oni ofte devas pagi por la uzo.

Ne ĉiu lando posedas bone elkonstruitan kanalizacion, pro tio en multaj (sudeŭropaj) landoj malproponatas sublavi necesejan paperon; por tio uzatas ofte "paperkorbo" en man-proksimo. Parte oni ne uzas paperon, sed akvon per hoso.

Homoj, kiuj suferas je fobio latine nomata „Paruresis”, havas timon por urini en publika necesejo.

La Monda Neceseja Tago estas la 19-a de novembro.

Historio

La Malnova testamento (5-a libro de Moseo, Readmono) ordonis la judajn batalantojn, ke ili fosu trueton – kiam necesas – apud la tendo kaj feku en ĝin kaj poste kovru ĝin. "Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon..." (Read. 23,13)

La bone elkonstruitaj necesejoj ekzistis jam ĉ. 2800 a. K. en Mezopotamio. Oni trovis necesejon en la Knososa palaco de Kreto. Tiuj necesejoj estis la tn. faletaj necesejoj, kiam la fekaĵo liberfalas suben. En la antikva epoko la viroj kaj virinoj komune uzis la necesejojn kaj ne ekzistis niĉoj aŭ aliaj intimaj dividaĵoj. La publikaj necesejoj havis ofte U-formon kaj sidejojn por ĉ. 12 homoj.

En la urboj de antikva epoko, la defluejoj buŝiĝis en grandaj defluaj kanaloj, en la t.n kloakoj. La plej konata estis la Cloaca maxima en Romo. Cezaro Vespasiano unuafoje en la historio impostigis la publikajn necesejojn; tial lia nomo estas konservita en la franca vorto vespasienne (= publika pisejo). En la Romia imperio ofte traflua akvo purigis la necesejojn.

Dum la plimultiĝo de la homoj, kresko de la popoldenso en la urboj necesigis regulojn. Oni jam punis en la 14-a jarcento en Munkeno tiujn, kiuj fekis sur la straton kaj ne liveris la fekaĵon en la riveron. En 1539 aperis en Parizo ordono, laŭ kiu ĉiu homo respondecas pri la propra fekaĵo kaj kiu samtempe devigis konstrui forsorbajn elfosaĵojn (digesta fosaĵo).

En la mezepoko ekzistis la necesejoj en formo de niĉoj kaj orieloj. Ofte ili malfermiĝis al la ekstero (fortikaĵoj).

Famas la necesejo de Marteno Lutero, kiu suferis je forta konstipo. Tiu necesejo troviĝis en la Wittenberg-a ĝardeno, kie li pasigis multan tempon kaj tiel havis tempon pripensi gravajn aferojn.

Ludoviko la 14-a ofte uzis laksigaĵojn kaj tiel li ofte regis sur neceseja trono kaj devigis ankaŭ aliajn sidi sur simila seĝo por ne perdi tempon dum la kunsido.

En 1775 la angla inventinto Alexander Cummings ricevis patenton por sia akvotralava necesejo. Sed la vera elpensinto de akva necesejo estis Sir John Harington (baptofilo de Elizabeto la 1-a), tamen venis lia malkovro el 1596 al forgesiteco. En Germanio la unua necesejo kun akvotralavo instaliĝis en 1860 en Kastelo Ehrenburg en Coburg. Tiu aparato estis importita tiam el Britio pro la ofta vizito de reĝino Victoria.

La unua seksa divido de la publikaj necesejoj okazis en 1739 en Parizo, ĉe drinkejo.

Komence de la 21-a jarcento oni jam trovas necesejojn kun kubutejo, varmigita sidloko, fekaĵ-analiziloj.

En multaj hejmoj, la necesejo estas kunigita kun la banĉambro.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Angle

Germane