Neceso kaj sufiĉo
Neceso kaj sufiĉo. La teksto de la fama principo, proponita originale de René de Saussure kaj aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913), estas la jena:
|
Esplorante ĉi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evidente postulas la fikson de la gramatikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Nome, por scii, ke nobelo, najbaro jam klare elvokas la ideon de persono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (noblulo, proksimulo), oni devas scii ankaŭ, ke nobel, najbar estas substantivaj, nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Same, ke por signi ilon broso sufiĉas, dum oni devas diri kombilo, tio sekvas el la subst. karaktero de bros, kaj el la verba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la karakterfikso de l' radikoj pendas en la aero.
La dua principo, kiun, kontraŭ alia teksto de Saussure, oni akceptis laŭ la propono de Ĉefeĉ, ne estas feliĉe konceptita, ĉar ĝi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kunteksto povas havi rolon en stilo poezia, sed en proza, precipe en scienca verko ĝia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomendinda.
La originala teksto de Saussure tekstas:
„b) Principo de sufiĉo: oni ne devas senutile ripeti dufoje la saman ideon en la sama vorto kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita.“
En unu frazo oni povus resumi la P-on jene:
„Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita.“ KALOCSAY