Nederlanda Okcident-hinda Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nederlanda Okcident-hinda Kompanio (nederlande Geoctroyeerde West-Indische Compagnie (GWIC, sed ofte mallongigita WIC) estis organizo kiu dum la 17-a kaj 18-a jarcento ricevis monopolon de la nederlanda registaro por negoci kun ĉiuj kolonioj en Okcident-Hindio, tio estas Nord- kaj Sud-Ameriko kaj Okcident-Afriko. La WIC tamen ankaŭ havis politikajn celojn. La WIC povus translokigi la militon kun Hispanio al la hispanaj kolonioj, pro kio la Nederlanda respubliko ekhavus relativan trankvilon.

La fondo de la WIC[redakti | redakti fonton]

Post kiam la ŝipveturado kaj la negoco en la Atlantika areo ekde la 15-a jarcento longtempe estis en la manoj de la hispanoj kaj la portugaloj, en la 17-a jarcentopiratoj” alproksimiĝis. La angloj kaj la francoj pli kaj pli sukcesis rompi la monopolon de la hispanoj kaj portugaloj. La granda forestanto dum tiu tempo tamen estis Nederlando. Tio estis rimarkinda fakto pro ĝia eminenta pozicio en la komerco kaj ŝipveturado en Eŭropo. Nur je la fino de la 17-a jarcento Nederlando komencis partopreni al la komerco en la Atlantika areo. Unu el la kaŭzoj estis la limigoj kiuj la hispana reĝo Filipo la 2-a fiksis por la komerco de la Malaltaj Landoj (Nederlando) en Eŭropo. Alia kaŭzo estis ke la komerco en Eŭropo atingis saturiĝan nivelon kaj oni devis rigardi pli malproksimen por realigi plivastigon. Krom tio grava impulso dum tiu tempo, estis la enmigrado de multaj komercistoj, sciencistoj kaj metiistoj el la de Filipo la 2-a en 1585 konkerita kaj prirabita urbo Antverpeno. Ĉi tio kaŭzis grandan kreskon de scio kaj kapitalo necesa por ekspedicioj al foraj lokoj en la Atlantika areo. Unu el la sciencistoj kiuj ekloĝis en Amsterdamo en tiu tempo estis Petro Plancio, flandra predikisto kiu ankaŭ okupis sin per la farado de mapoj, tergloboj kaj navigaciaj instrumentoj.

Ke militado dum la unuaj jaroj de la WIC estis grava aktiveco montriĝas el la sekva citaĵo de de la komisiono de la Heren XIX (Sinjoroj XIX) al Piet Hein:

"Alsoo ons bij die van de West Indische Compagnie te kennen gegeven is, dat sij inde laestgehoudene Vergaederinge van de Negenthien, beslooten hadden, omme wederom de Compagnie ten besten, ende tot afbreuck der Spaignaerden, in zee te brengen een groot aental van Schepen, ende die aen verscheiden oorden ende gewesten in haere Limiten te gebruijcken, op onse Commissie onder het beleit van een ervaren Admirael ende Capitein Generael, versien met sodanige macht ende Instructie, dat alle andere Admiralen, Commandeurs, Capiteinen en andere Officieren, het sij te land ofte te water met haere onderhebbende Schepen, besette plaetsen, Boots- en Crijchs-volck ter sijner aencomste sich datelick sullen begeven onder sijn commandement ende gebiet, denzelven obedieren."

(Tiel oni sciigis nin de la WIC, ke dum la lasta kunveno de la Deknaŭ estas decidita, denove por la bono de la Kompanio kaj por malutilo de la hispanoj, enmarigi grandan nombron da ŝipoj kaj uzi ilin en la diversaj lokoj kaj regionoj de sia teritorio, je nia komisio sub komando de sperta admiralo kaj kapitano generalo, ekipita per tia potenco kaj instrukcioj ke ĉiuj aliaj admiraloj, komandoroj, kapitanoj kaj aliaj oficiroj, ĉu surtere aŭ surmare kun iliaj ŝipoj, okupitaj lokoj, ŝipanoj kaj militistoj je ilia alveno tuj cedas al ilia komando kaj ordonas la saman obeon.)

De organizo de la WIC[redakti | redakti fonton]

La WIC estis organizita laŭ la modelo de la VOC kaj konsistas el la ĉambroj Amsterdamo, Zelando, Maze, Stad en Lande (Urbo kaj Lando) kaj Noorderkwartier (Norda Kvartalo). La estraro konsistis el la Heren XIX (Sinjoroj XIX). Alie ol la VOC la WIC ne rajtis bataligi soldatojn. Por tio oni bezonis la aprobon de la Respubliko. Ĉar en 1621 la Dekdujara Armistico finiĝis kaj la Respubliko denove estis en stato de milito kun Hispanio, ankaŭ la kaperado estis grava celo de la WIC. La konkero de la Arĝentfloto de Piet Hein ankoraŭ hodiaŭ apelas al la fantazio. Kiam tamen en 1648 la paco estis farita kun Hispanio, kaperado ne plu eblis. La plej gravaj komercaĵoj de la WIC estis tabako, sukero, oro kaj sklavoj.

La sklavokomerco[redakti | redakti fonton]

La sklavokomerco estis post 1674 la plej grava fonto de enspezoj. Speciale el Okcident-Afriko la WIC transportis miloj da sklavojn al Ameriko.

La vojaĝo komenciĝis en unu el la multaj nederlandaj havenoj. De tie la holandanoj ŝipveturis laŭlonge la afrika bordo kaj haltis ĉe unu el la nederlandaj fuortoj je la "Ora Bordo" (la nuna Ganao). La plej gravaj estis Elmina kaj Akro. Ĉi tie vilaĝanoj, ofte kun helpo de la enlanda loĝantaro, estis fortrenitaj, brulmarkitaj kaj enŝlositaj en barako. Kiam estis sufiĉe da homoj kaptitaj ili estis enŝipigitaj.

La vojaĝo estis koŝmaro por la sklavoj. La malmulte da manĝaĵo kaj trinkaĵo estis malbona kaj ili estis plenŝtopite kunigitaj. Ili preskaŭ ĉiam ŝipveturis al Curaçao – tio estis mondskale la plej granda sklavostacio de tiu epoko. Ĉi tie ili estis "reordigitaj" por esti plue vendataj.

Ĉi tie haltis la laboro de la WIC. La sklavoj estis venditaj al perantaj komercistoj kaj transportitaj inter aliaj al Surinamo, Berbice, EssequiboSint Maarten, kie ili estas venditaj al plantejo-posedantoj por fari la malfacilan laboron.

La WIC kunportis varojn reen al Nederlando, post kio ili denove iris al Okcident-Afriko. Tiel ili ŝipveturis laŭ triangulo kaj tial oni kelkfoje nomis tion triangulveturo.

Uzurpitaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La malfondo de la WIC[redakti | redakti fonton]

En 1792 la WIC estis malfondita pro malpliiĝantaj enspezoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]