Nederlanda Orient-hinda Kompanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La VOC-emblemo.

La Nederlanda Orient-hinda Kompanio (nederlande: Vereenigde Oostindische Compagnie [Unuiĝinta Orient-hinda Kompanio]; VOC) estis organizo kiu en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento havis la nederlandan monopolon pri la komerco kun Azio. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio estas konsiderata kiel la unua firmao kiu eldonis akciojn.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1595 la komerco pri orientaj spicoj estis tute en la manoj de Portugalio kiu malkovris ekde 1498 la marvojojn al Azio. Mapoj kaj marvojoj estis strikte sekretaj, tiel ke Portugalio havis faktan komercan monopolon. Nur kiam en 1592 Jan Huygen van Linschoten revenis el Oriento oni akiris sufiĉe da scio en Nederlando por mem ekveturigi ekspedicion. En 1594 la Kompanio de Malproksimo sendis ekspedicion de 4 ŝipoj al Orienta Indio sub gvido de Cornelis De Houtman. Kiam en 1597 3 el la 4 ŝipoj save revenis, montriĝis ke tia ekspedicio estis ebla. Jam en 1598 granda nombro da ekspedicioj estis sendata el Nederlando al Orienta Indio. Kelkaj fuŝis, aliaj donis grandajn profitojn. Totale inter 1598 kaj 1601 15 ekspedicioj estis organizitaj en kiuj ĉirkaŭ 65 ŝipoj partoprenis.

Johan van Oldenbarnevelt, la plej grava nederlanda politikisto de tiu epoko, konsideris la situacion malkvietiga. La nederlandaj kompanioj ofte pli konkurencis unu kun la alia ol kun la portugaloj kaj angloj. Kiam en 1600 krome fondiĝis la Brita Kompanio de Orientaj Indioj, li stimulis la Ĝeneralajn Statojn solvi la situacion. La Ĝeneralaj Statoj decidis kunfandi ĉiujn ekzistantajn kompaniojn je unu granda. La mastrumantoj de la diversaj kompanioj povis preni akciojn en tiu ĉi nova Unuigita Orientindia Kompanio. La Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj estis fondita en 1602 kaj konsistis el ses tielnomataj ĉambroj: Amsterdam, Middelburg, Enkhuizen, Delft, Hoorn kaj Rotterdam. Reprezentantoj de tiuj ĉi ĉambroj kunvenis kiel la Sinjoroj XVII. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio havis vastajn privilegiojn. Ne nur ĝi havis monopolon super la komerco ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero kaj tra la Magelana markolo, sed ĝi ankaŭ havis la rajton okupi teritoriojn, militi kaj trakti internacie. Fakte la kompanio povis konduti en Azio kvazaŭ ĝi estis la nederlanda ŝtato mem.

Komercoteritorio[redakti | redakti fonton]

En Orienta Hindio la centro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis la urbo Batavia, kiu nomiĝis Djajakarta antaŭ la alvenoj de la nederlandanoj (nuntempe Ĝakarto). Gubernanto-ĝenerala Jan Pieterszoon Coen fondis la bazon en 1619.

Oni komercis (foje nur mallongatempe) kun interalie Japanio, Ĉinio, Vjetnamo, Tajlando, la Molukaj insuloj, Cejlono kaj Hindio. Granda parto de la profito de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio ne devenis de la komerco inter Azio kaj Eŭropo, sed de la komerco ene de Azio. Specialan rilaton havis la Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj kun Japanio: de 1641 ĝis 1853 nederlandanoj estis la nuraj okcidentuloj kiuj rajtis komerci en Japanio. Por tio ili uzis la artefaritan insulon Deĵima en la haveno de Nagasaki. La Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis la unua reprezentanto de Nederlando en la rilatoj inter Nederlando kaj Tajlando.

Fino[redakti | redakti fonton]

Dum la 18-a jarcento la Nederlanda Orient-hinda Kompanio malprosperis, pro la kresko de angla kaj franca konkurenco. Sed ankaŭ la enazia komerco, komence granda financilo por la Nederlanda Orient-hinda Kompanio, ekde la fino de la 17-a jarcento estis malprofita. Ekde tiu tempo la Nederlanda Orient-hinda Kompanio sin apogis sur la profitoj faritaj en Amsterdam per la vendo de produktoj. Kiam tamen pro la 4-a Angla-Nederlanda Milito (1780-1784) la irorevenoŝipoj ne plu povis atingi Nederlandon, la fino alvenis rapide. En 1781 la kompanio decidis halti la pagadon de dividendoj. La invado de la francoj kaj la fondo de la Batava Respubliko signifis la finon. La 17-an de marto 1798 la Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj malfondiĝis. La ŝtato transprenis ĝiajn ŝuldojn kaj posedaĵojn.

Entute pli ol 4700 vojaĝoj al Azio fariĝis sub la flago de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]