Nederlanda aŭtovojo 10
| Nederlanda aŭtovojo 10 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Longeco: | 32 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Provinco: | Norda Holando | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Mapo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Itinero | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La nederlanda aŭtovojo 10 aŭ A10 (nederlande Rijksweg 10, aŭ Autosnelweg A10) estas cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo Amsterdamo. Ĝi plenumas la funkcion de interna aŭtovoja ringo ĉirkaŭ la urbo, dum la funkcion de ekstera aŭtovojo en la sudo kaj okcidento havas la nederlanda aŭtovojo 9.
Ĉe la aŭtovojo 10 komenciĝas aŭ finiĝas (laŭ vidpunkto) kvar pliaj aŭtovojoj de Nederlando: la tre mallonga aŭtovojo A8 en la nodopunkto Coenplein, la nederlanda aŭtovojo 4 en la nodopunkto De Nieuwe Meer, la nederlanda aŭtovojo 2 en la nodopunkto Amstel kaj la nederlanda aŭtovojo 1 en la nodopunkto Watergraafsmeer. Ĉar tiom da aliaj aŭtovojoj estas ligitaj al ĝi, la aŭtovojo 10 estas inter la plej frekventataj vojoj de Nederlando.
En la nordo, inter la nodopunktoj Coenplein kaj Amstel, la vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo E35, en la okcidento, inter la nodopunktoj Coenplein kaj De Nieuwe Meer, ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo E22.
A1 | A2/N2 | N3 (nur 9 km) | A4 | A5 (nur 7 km) | A6 | A7/N7 | A8/N8 (nur 10 km) | A9/N9 | A10 | N11 | A12 | A13 (nur 14 km) | N14 (nur 5 km) | A15/N15 | A16 | A17 | A18/N18 | A20 | A22 | A27 | A28 | A29 | A30 | A31/N31 | A32/N32 | N33 | A35/N35 | N36 | A37 | A38 | A44/N44 | N46 | N48 | A50/N50 | N57 | A58/N58 | A59/N59 | N61 | A65/N65 | A67 | A73 | A74 | A76 | A77 | A79 | N99