Nederlanda aŭtovojo 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda aŭtovojo 9
aŭtovojo • rijksweg • rapidvojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 96 km
Provinco: Norda Holando
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj de la itinero vidu tekste
vdr

La nederlanda aŭtovojo 9A9, en parto de la vojo nomata N9 (nederlande Rijksweg 9, aŭ Autosnelweg A9 respektive Autoweg N9) estas aŭtovojo inter la sudoriento de la urbo Amsterdamo sude kaj la urbo Den Helder norde. Ĝi sude kaj okcidente ĉirkaŭas la urbon Amsterdamo kaj tie havas la funkcion de ekstera aŭtovoja ringo ĉirkaŭ Amsterdamo (la funkcion de interna aŭtovoja ringo plenumas la nederlanda aŭtovojo 10).

Voje ĝi interalie tuŝas la flughavenon Schiphol kaj la urbon Haarlem. Norden ĝi pluvojas al la urbo Alkmaar, de tie ĝi malpli larĝas kaj sekve norden havas la numeron N9: Ĝi ĉirkaŭas la urbon Alkmaar kaj finiĝas en De Kooy, antaŭurbo de la komunumo Den Helder. De tie la vojo ankoraŭ mallongan distancon plukondukiĝas, je la kodo N250, ĝis la haveno de Den Helder, de kie vojas pramŝipoj interalie al la insulo Texel.

la nodopunkto Rottepolderplein en 2005