Nederlanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda lingvo (Nederlands)
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Malaltfranka lingvo
Parolata en Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj
Parolantoj 23 100 000
Denaskaj parolantoj proksimume 24 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ?
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Okcidentĝermanaj Lingvoj
a lingvo
Nederlanda lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj
Reguligita de Nederlandse Taalunie
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 nl
  ISO 639-2
    Bibliografia dut/nld
    Terminologia ?
  ISO 639-3 nld
  SIL ?
  Glottolog dutc1256
Angla nomo Dutch
Franca nomo néerlandais
Vikipedio
vdr
Specimeno
La Patro Nia

Onze Vader,
die in de hemelen zijt,
geheiligd zij Uw naam.
Uw rijk kome,
Uw wil geschiede op aarde als in de hemel.
Geef ons heden ons dagelijks brood,
en vergeef ons onze schulden,
gelijk ook wij vergeven aan onze schuldenaren.
En leid ons niet in bekoring,
maar verlos ons van het kwade.

La nederlanda estas hindeŭropa kaj ĝermana lingvo.

Ĝi estas la oficiala lingvo de Nederlando, Belgio (en Flandrio kaj Bruselo), Surinamo, Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, kaj krome estas parolata en Franca Flandrio. Entute ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj. La oficialan lingvon oni nomas Norma Nederlanda, aŭ Ĝenerala Nederlanda. La nederlandan oni ankaŭ indikas (ne ĉiam korekte) per la flandra (en Belgio), la holanda (speciale en ne-okcidentaj partoj de Nederlando) kaj la basgermana (de historiaj lingvistoj).

Historio

Oni supozas, ke la nederlanda devenas el 700 de kelkaj ĝermanaj dialektoj parolataj en la regiono de la nuna Nederlando, ĉefe de basfranka origino. Normiga procezo ekis en Mezepoko, speciale pro la influo de la burgonja duka kortego en Dijon, poste situanta en Bruselo.

Malfrua nederlanda frazo estas: "Hebban olla vogala nestas hagunnan, hinase hic enda tu, wat unbidan we nu" ("Ĉu ĉiuj birdoj komencis nestojn, krom mi kaj vi, kion ni atendas nun" el ĉirkaŭ la jaro 1100, verkita de flandra monaĥo en monaĥejo en Rochester (Britio). Dum longa tempo oni konsideris ĉi-tiun frazon la plej malnova en la nederlanda, sed ekde ĝia malkovro oni trovis eĉ pli aĝajn fragmentojn, kiel "Visc flot aftar themo uuatare" ("Fiŝo naĝis en akvo") kaj "Gelobistu in got alamehtigan fadaer" ("Ĉu vi kredas je Dio la ĉiopova patro"). La lasta fragmento estis verkita ĉirkaŭ la jaro 900. Profesoro Luc De Grauwe de la Universitato de Gent pridubas la lingvon de ĉi-tiuj teksteroj, kredante ilin Malnova Angla, do estas ankoraŭ iom da diskuto pri ili.

Uzado

Lokoj de uzado de nederlanda lingvo en la mondo
Dialektoj de nederlanda lingvo

La nederlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de Nederlando, kaj unu el la tri oficialaj lingvoj de Belgio. Ĝi estas parolata en la norda parto de tiu lando, kie ĝi estas ankaŭ konata kiel la flandra, kiu ne estas dialekto de la nederlanda, sed alia nomo. En Surinamo la nederlanda estas la lingvo de registaro kaj lernejo.

Lingvo

Vokaloj de nederlanda lingvo sur mapo de sonoj de internacia fonetika alfabeto
Duoj de vokaloj de nederlanda lingvo sur mapo de sonoj de internacia fonetika alfabeto

Kiel la platdiĉa lingvo, tiel ankaŭ la nederlanda estis dialekto de la basgermana. Aparta lingvo ĝi iĝis nur ĉirkaŭ 1600, kiam la Biblio estis tradukita en la nederlandan.

La nederlanda estas proksima kuzo de la platdiĉa, frisa kaj la angla lingvoj. Multaj vortoj estas la samaj en la nederlanda kaj la angla. Ekzemple: hand (= mano), wind (= vento), water (= akvo) kaj warm (= varma).

La nederlanda estas la patrino de la afrikansa lingvo de Sud-Afriko. En kelkaj lokoj estas ankoraŭ dialektoj de nederlandaj koloniistoj, ekzemple en Brazilo, kie estas du dialektoj, la plej malnova parolata en Espirito-Santo de idoj de kalvinistaj enmigrintoj kaj la moderna nederlanda parolata en urboj Holambra 1-a kaj Holambra 2-a en ŝtato San-Paŭlo de tiamaj enmigrintoj.

Sintakse, la nederlanda havas vortordon V2, do estas plej simila al la germana.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj