Nederlanda nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlando
Nederlando
asocio Koninklijke Nederlandse Voetbal Bond
Reĝa Nederlanda Futbal-Asocio
konfederacio UEFA
manaĝero Bert van Marwijk
golreĝo Patrick Kluivert (40)
FIFA kodo NED
unua matĉo  Belgio 1-4
Flago de Nederlando Nederlando
1905
plej granda gajno Flago de Nederlando Nederlando 9-0
 Norvegio
1972
plej granda perdo  Anglio 12-2
Flago de Nederlando Nederlando
1907
Futbala Mondpokalo
aperoj 9 (unua en 1934)
plej bona rezulto Dua pozicio
1974, 1978 kaj 2010
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 9 (unua en 1976)
plej bona rezulto Ĉampiono
1988
vdr

La nederlanda nacia teamo de futbalo, nederlande nomata «Nederlands Elftal» (la "nederlanda dekunuopo"), estas la landa vira futbalista teamo de la okcidenteŭropa ŝtato Nederlando. La teamo ekde jaroj konsideriĝas unu el la plej fortaj de la mondo.

Laŭ la stato de majo 2008, la entute plej multajn golojn (40) atingis Patrick Kluivert kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (125) kadre de la nederlanda teamo partoprenis la futbalisto Edwin van la Sar - laŭ la tiujara statistiko de la internacia federacio FIFA, ĝi havas la 10-an rangon inter la plej fortaj mondaj teamoj.

Historio

Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1905 kontraŭ la belga nacia teamo de futbalo. La kulmina fazo de la nederlanda futbalado komenciĝis dum la 1970-aj jaroj, per eŭropaj sukcesoj de la teamoj aparte de la kluboj Ajax Amsterdam kaj Feyenoord Rotterdam. Dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 1974 en Germanio la nederlanda teamo ĉirkaŭ la team-kapitano Johan Cruyff konsideriĝis la senkonkurence plej bona teamo, sed tamen en la finalo malvenkis kontraŭ la germana nacia teamo de futbalo. Ankaŭ kvar jarojn pli poste, dum 1978, la nederlandanoj atingis la finalon de la mondpokala turniro, sed ree malvenkis kontraŭ la gastiganta teamo, ĉi-foje la argentina nacia teamo de futbalo.

Post kiam la sukcesa generacio de futbalistoj de la 1970-aj jaroj finis sian karieron, la teamo malsukcesiĝis kaj ne kvalifikiĝis por la du sekvaj mondpokalaj turniroj. Sub la nacia trejnisto Rinus Michels dum 1988 per la venko de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado en Germanio sukcesis la unua ĉampiona titolo kaj la reveno al la grupo de pintaj mondaj teamoj. Post tiam la nederlando escepte de la mondpokala turniro de 2002 partoprenis ĉiujn plej grandajn futbalajn turnirojn, sed neniam atingis la finalon.

La teamo ankaŭ partoprenas en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Dum la kvalifikiga fazo la teamo nur malvenkis en 2 el la 12 matĉoj, sed pro sia tamen malkonvinka ludado estis forte kritikita enlande. Tamen ĝi venkis per 3-0 kontraŭ la itala teamo, per 4-1 kontraŭ la franca kaj per 2-0 kontraŭ la rumana sed perdis per 1-3 kontraŭ la rusa.

En la Futbala Mondpokalo 2010 la teamo (vidu la navigilan informkeston sube) en la finalo la 11-an de julio 2010 malvenkis kontraŭ la hispana nacia teamo de futbalo kaj do atingis la duan pozicion. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 la teamo estis tute nesukcesa, sed jam en la unua matĉo de la Futbala Mondpokalo 2014 ĝi tre surprizis, per forta venko de 5:1 goloj kontraŭ la favorita hispana teamo, en la unua turnira matĉo de ambaŭ teamoj.