Papa neeraripovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neeraripovo estas teologia termino, kiu - kiel klare indikas la vorto - signifas la "neeblon povi erari, mispaŝi, malperfekti". Persono aŭ institucio tiam estu neeraripova, se ĝi estu libera de misjuĝoj, misdecidoj kaj misagoj. Laŭ homa juĝo io tia neeblas. Laŭ la kredo de iuj religioj, konfesioj kaj ideologioj tamen la konceptro de neeraripovo ludas certan rolon.

La fundamento de teologie postulita neeraripovo ne estas la homo, sed dia interveno, kiu al tiu homo donacas la neeraripovon pro certaj kaŭzoj. Ĉiopoveco de tiu supera instanco, laŭ tiu opinio, povas kaŭzi la (krome neeblan) neeraripovon de homo.

Aparte konata estas la kredo de la romie katolika eklezio pri koncilioj kaj la papoj:

Laŭ la romie katolika kredo Kristo promesis al sia eklezio, ke la Sankta Spirito instruu kaj vivtenu ĝin (Johano 16,13) kaj ke li donacis al la eklezio la oficojn de episkopoj kaj pastroj, kiuj servu al la unueco de la kristanaro (Mateo 16,18). Tial certaj decidoj de katolika koncilio kaj la papo konsideratas neeravipovaj. La katolika eklezio postulas, ke la de homoj skribitaj bibliaj tekstoj estas faritaj per la dia inspiro, kaj ke la dia volo ankaŭ plue kapabligas la plej altrangajn ekleziajn postenulojn je neararipovaj eldiroj. Tamen laŭ tiu kredo neeraripovo de eklezio sen ligo al la plej altaj katolikaj oficoj estu neebla - tial la kreo de novaj konfesioj, kiuj diferencas de la katolikismo, ne povas esti senerara.

PRECIZIGOJ PRI NEERARIPOVO LAŬ KATOLIKISMO

Se ĉiuj kristanaj konfesioj iusence konsentas ke mem posedas en siaj asembleaj decidoj aŭ akceptas ke la unuaj sep ekumenaj koncilioj ĝuis kaj ĝuas la neeraripovan prerogativon, neniu el ili dogme atribuas tian karakterizon al unusola persono, krom la katolika eklezio al sia papo.

Kiam kaj kiel tia nekapablo erari alestiĝas en la papo?

La papo devas publike komuniki al la katolika komunumo tiun ĉi certigante ke aparta propozicio ekĝuas je neeraripovo: fakte, sed ne deve, la papo antaŭ ol decidi pridemandas la episkoparon. Kondiĉo esenca por tia okaziĝo estas, ke la temo strikte kaj ekskluzive koncernu kredendaĵon kaj farendaĵon por atingi la aternan savon: ekstere de tiu cirkonstancaro kaj rigida proceduro ne ekzistas neeraripovo. Se rigardis la historion rilate tiun koncepton: nur unufojon, post la publika ekumenkoncilia agnosko, la papo alvokis tiun prerogativon: kiam Pio la 12a, post konsulta pridemando al la unuopaj episkopoj, difinis (1950) la Virgulinon Marian, la Dipatrinon, ĉielenprenita eĉ korpe.

Facilas miskompreni pri tiu afero ĉar la neeraripovo facile aspektas aliafere kaj pro tio, ke aliaj kristanaj eklezioj, kvankam diversmotive kaj diversinterprete, ne akceptas tiun dogmon: la malpli foraj el la principo de la papa neeeraripovo povas taksiĝi la ortodoksuloj, kies teologoj koncedas al la papo nur la dignecon de unueco inter egaluloj kiel al posteulo de Sankta Petro! Laŭ katolikismo, la papo, kiel posteulo de sankta Petro, ĉiam havis tiun esencan kvalifikon kvankam pri ĝi iompostiome kreiĝis tiu konscio en la Eklezio. Kiam la patroj de la unua Vatikana Ekumana Koncilio (1870) difinis tiun dogmon, ĝin devenigis, krom el evangeliaj tekstoj, el la pozicioj kaj deklaroj de la Ekleziaj Patroj kaj de la atestoj de ekleziaj teologoj: el kio oni deduktas ke tiu nova dogmo ekspliciitiĝas el malnovaj kreditaĵoj.

Okaze de la koncilia deklaro pri la papa neeraripovo, iuj teologoj kaj sacerdotoj skismiĝis kaj kuniĝis al aliaj skismuloj kun kiuj plivivigis la Vetero(Old)katolikan Eklezion.

Hodiaŭ neniu epizodo kaj preskaŭ neniu teologo de la katolika medio kontestas tiun dogmon. Inter la kontestuloj, la svisa teologo Hans Küng aparte elokvente kritikis la romie katolikan koncepton pri neeraripovo, kiu tamen sin difinas katolika..

[1]