Nefelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nefelo (helene Νεφέλη, latine Nebula) estis en la helena mitologio diino de nuboj, kiu fariĝis edzino de orĥomena reĝo Atamanto.

Ili havis kune du infanojn, Frikson kaj Helon, kiujn ilia patrino amis kaj aranĝis al ili feliĉan infanecon. Sed tio daŭris nur mallonge, ĉar Atamanto fianĉiĝis al alia virino. Nefelo foriris de li aŭ eble eĉ estis de la reĝo elpelita. La duonpatrino Ino la infanojn malamis kaj teksis intrigon kiel senigi sin de ili. Ŝi verkigis falsan orakolon, ke por savo de la lando kontraŭ rikoltmanko kaj malsatmortado necesas ambaŭ gefratojn oferi. La reĝo dekomence ne konsentis, sed pli poste subiĝis.

La infanoj ne antaŭsentis kio atendas ilin, sed ilia patrino Nefelo atentis ilin kaj iom da horoj antaŭ la ceremonio sendis la oran virŝafon en la reĝan palacon. La infanoj saltis sur ĝin, la virŝafo elflugis alten kaj forportis ilin. Sed poste super la Trakia maro okazis, ke Helo nesingarde ĉirkaŭrigardis, ne tenis sin bone, falis en la maron kaj dronis. Dum kelkaj tagoj sur tiu loko falis larmoj de la patrino Nefelo en formo de delikata pluvo. Memore al malgranda Helo estis tiu ĉi markolo nomata Helesponto, nun ĝi estas Dardaneloj.

Frikso feliĉe venis en Kolĉidon, kie ekprotektis lin la reĝo Eeto. Frikso donis al li la Oran ŝaffelon, kiun la reĝo severe gardigis. Tiel ekestis granda mito pri la Ora ŝaffelo, por kiu post kelkaj jaroj vojaĝis granda ekspedicio de Argonaŭtoj gvidata de Jazono.



Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Nefelé