Nefertito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nefertito
Persona informo
Naskiĝo
en Tebo
Morto
en Amarna
Religio religio de antikva Egiptio vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dekoka egipta dinastio vd
Patro Ay vd
Gefratoj Mutnedjmet vd
Edz(in)o Aĥnaton vd
Infanoj Neferneferuaten Tasherit • Neferneferure • Setepenre • Meritaten • Meketaten • Ankhesenamun vd
Profesio
Okupo reĝino vd
Aktiva en Antikva Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de reĝino Nefertito

Nefertito estis edzino de herezula faraono Amenofiso 4-a/ Aĥenatono. Ŝia nomo signifas "La belulino venis".

Leteroj trovitaj en Amarna-o montras, ke intertraktadoj disvolviĝis cele al geedziĝo de Amenofiso la 3-a kaj mitana princino. Sed Amenofiso mortis antaŭ ties elfiniĝo; Tial historiistoj opinias, ke ŝi estis fakte Nefertito, kaj edziniĝis kun la filo Amenofiso 4-a. Cetere ŝia genta aspekto kaj ŝia aparta kufaĵo estas el Azio.

Ŝi partoprenis en la religiaj streboj kaj reformoj de Amenofiso 4-a/ Aĥenatono, kaj post kiam li devis submetiĝi al la venkinta rezisto de la pastrularo Amon-a de Tebo , ŝi male restis fidela al la Aton-a fido. En la Amarno-aj muraj pentraĵoj ŝi estas konstante pentrita kun la faraono, sed tio kompreniĝas pro la emo naturema kaj familiema de tiu artostilo. Pli rimarkinda , la arĥeologiistoj en Aton-templo en Karnako trovis la Kartuŝon sianoman 564 fojojn, kaj tiu de la faraono Aĥenatono nur 320 fojojn, ŝajnas ke ŝi rolis grave en la Aton-a religia-politika "revolucio".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Okaze de ekspozicio pri Nefertito, historia rakonto pri la vivo de la gravuloj de ties epoko, nome Nefertito mem, sed ankaŭ Tutanĥatono, poste nomita Tutanĥamono, Eĥnatono kaj Horemhebo, inter aliaj. Beletra Almanako (nº 18), oktobro 2013, paĝoj 46-53.