Reno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nefro)
Reno estas ankaŭ esperanta nomo de la franca urbo Rennes, de la mita nimfo Reno kaj de la aktoro Jean Reno.

Reno
Renoj en la homa korpo
Renoj en la homa korpo
Renoj en la homa korpo
Ŝafidaj renoj
Ŝafidaj renoj
Ŝafidaj renoj
organa tipo • klaso de anatomia unuo
latine ren
de Gray subject #253 1215
vaskulo/j rena vaskulo
vejno/j rena vejno
nervo/j rena plexus
MeSH Kidney
vdr

La renoj (latine ren, renis; greke nephros) estas paro da fazeoloforma organo (ĉe mamuloj), kiu sekrecias urinon kiel finprodukton de la materialŝanĝo. Ĉe la homoj la dekstra reno situas sub la hepato, la maldekstra sub la lieno. Ĉar la reno estas pli granda ol la lieno, la dekstra reno situas pli sube ol la maldekstra. La supra arto de la renoj situas proksime je la dekunua ripo. Unu reno pezas 120-200 gr, longas de 10 ĝis 12 cm, larĝas de 5 ĝis 6 cm kaj dikas de 3 ĝis 5 cm. Ĉiu reno estas provizita per sango tra arterio el aorto.

La renoj estas fiksitaj per saketo plenigita de grasa histo (konstrua graso). Se la homo tro longe malsatas, tiu grasaĵo konsumiĝas kaj la renoj perdas sian fiksitan pozicion (ŝevbanta reno), tiel ili povas perdi parton de sia funkcio.

La renoj konsistas el sennombraj unuoj, la nefronoj, en kiu produktiĝas la urino. ĉiu el la homaj renoj entenas 1-1,2 milionojn da nefronoj kaj 10 km da renaj tubetoj. Tra la reno fluas dum unu tago 1500 l da sango. La nefrono mem konsistas el renokorpetoj kaj tubeta aparato. En la renokorpetoj (kapsuloj) troveblas la glomeruloj, tra kies kapilara muro trafiltriĝas la primara urino.

Krom la sekrecia funkcio, la renoj havas ankaŭ rolon en la reguligo de la sangopremo kaj sangoestiĝo.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La reno „lavas“ la sangon: ĝi filtras ĝin, ellasante ĉiujn substancojn en la praurinon kaj resorbante ĉiujn „utilajn“ substancojn kaj akvon. Tiel danĝeraj substancoj kaj troo da saloj estas ekskreciataj.

La funkciado de la reno grave influas la akvobilancon de la korpo, la sangopremon, la ekskrecion de toksaĵoj, medikamentoj ktp, la pH-valoron, la elektrolitojn, kaj ĝi produktas hormonojn (renino - por rapida regado de la sangopremo, eritropoetino - instigo al farado de novaj sango-ĉeloj, kalcicitrolo - kalciometabolo, kaj kininojn kaj prostaglandinojn).

Misfunkciado de renojmalsufiĉo de renoj okazas kiam la renoj ne estas kapablaj akurate filtri taŭge la toksinojn kaj aliajn forĵetendajn substancojn el la sango. Fiziologie, la rena misfunkciado estas priskribita kiel malpliiĝo en la plasma ren-fluo, kio rezultas en alta nivelo de kreatinino en la sero.

Renotipoj[redakti | redakti fonton]

  • proreno (pronephros): dumvive ĉe kelkaj specioj de rondbuŝuloj
  • mezoreno (mezonephros)
  • postreno (metanephros)

La proreno aŭ antaxureno estas para organo, kiu troveblas en la antaŭa korpa parto. kaj konsistas el renotubetoj, situantaj septumite. Ili komenciĝas per ciliaj funeloj, kiuj unuiĝas al forkonduka Wolff-dukto kiu malfermas al kloako.

La prorenon anstataŭas ĉe la pli evoluintaj senplacentuloj (Anamnia) la t.n. mezoreno (dumvive ĉe rondbuŝuloj, amfibioj, fiŝoj).

La reptilioj, birdoj, mamuloj havas t.n. postrenojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]