Negativa kaj nenegativa nombroj
El Vikipedio
Negativa nombro estas nombro kiu estas malpli ol nulo, kiel ekzemple −3.
Pozitiva nombro estas nombro kiu estas pli granda ol nulo, kiel ekzemple 3. Nulo estas nek pozitiva nek negativa.
Nenegativa nombro estas reela nombro kiu ne estas negativa, do pozitiva nombro aŭ nulo.
Nepozitiva nombro estas reela nombro kiuj estas ne pozitiva, do negativa nombro aŭ nulo.
En la ĉirkaŭteksto de kompleksaj nombroj, pozitiva kaj nenegativa implicas ke la nombro estas reela, ĉar por kompleksaj nombroj operacioj de ordo ("pli granda", "malpli granda") ne estas difinitaj.
[redakti] Negativaj nombroj
Negativa entjeroj povas esti difinitaj kiel vastigaĵo de la naturaj nombroj, tia ke ekvacio x − y = z havu signifan solvaĵon por ĉiuj valoroj de x kaj y. La aliaj aroj de nombroj estas tiam farataj kiel sinsekvaj pluaj vastigaĵoj kaj ĝeneraligoj de entjeroj.
Negativaj nombroj estas utilaj por priskribi valoroj sur skaloj kiuj iras pli sube de nulo, kiel koordinato (ekzemple loko de iu objekto laŭ alto), temperaturo ktp.
[redakti] Priskribo de negativaj kaj nenegativaj nombroj en komputiloj
Por fari komputadon kun uzo de nenegativaj nombroj en komputiloj necesas iel ilin priskribi kaj konservi en registriloj kaj memoro.
Vidu en artikolo negativa kaj nenegativa nombroj en komputiko.

