Negativo (fotado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Negativo)
La negativa bildo de la vizaĝo sur la Mortotuko de Torino

Negativo en fotografio estas bildo en kiu la kolortonoj reprezentas la malan kolortonon kompare kun tiuj de la reala fotita objekto, aŭ kompare kun tiuj de la pozitiva bildo; speciale, sur nigra-blanka bildo la helaj partoj aperas malhele, kaj inverse.

Do, en negativo, la areoj helaj aŭ travideblaj reprezentas la malhelajn kolortonojn de la originalo, kaj la areoj opakaj aŭ malhelaj reprezentas la helajn kolortonojn de la originalo. Simile al grizaj kaj nigro-blankaj kontraŭoj, en negativo ankaŭ la ceteraj koloroj aperas kontraŭaj al la originalo aŭ pozitiva bildo. →

Sinonimaj esprimoj estas: negativa bildo, kaj negativa kopio.

En la historio de fotografio, negativoj estis faritaj en diversaj materialoj, ekzemple en vitro, kiun oni ŝmiris per lumsentiva kemiaĵo, ĝenerale arĝentaj halogenidoj kiel arĝenta jodido, arĝenta nitratoarĝenta klorido. Poste, la usonano George Eastman Kodak ŝmiris flekseblan bendon el celuloido. Tiel sur la bendo oni povis registri serion da negativoj kaj oni ĝin povis konservi kiel rulon.

La brulebleco de negativoj el celuloido foje estis problemo, kiel okazis kun unikaj negativoj pri la milito impresitaj far Robert Capa la 6an de junio de 1944, kiuj bruliĝis pro tro da varmo dum sekigado en foto-laboratorio.

En la fotado per kemia filmo la negativo rolis grave, kaj estis nepra parto de la fotoprocezo ĝis la invento de la t.n.: Inversiga filmo.

Nuntempe, en la cifereca fotado, la koncepto de "negativo" perdis tian gravan rolon kiel parto de fotoprocezo, kaj se ial oni bezonas bildon kun la malaj koloroj de alia bildo (ekzemple por arta efekto), tia negativa bildo estas facile atingebla per popularaj bildoprocezaj komputilprogramojbildumilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]