Negidala lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Negidala lingvo
Parolata en Rusio
Denaskaj parolantoj 147
Fremdlingvo / dua lingvo por nenia informo
Skribo neniu
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 neg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Negidala lingvo estas lingvo de negidaloj. Ĝi apartenas al tungusa branĉo de tungus-manĉura lingvaro kaj tre proksimas al la evenka. Ĝiaj parolantoj troveblas en Ĥabarovska regiono de Rusio laŭ riveroj Amur kaj Amgun.

Laŭ censo de 2002, tuta nombro de negidaloj estas 567 homoj. El ili nur 147 parolas negidalan lingvon. Nun ĝi ne havas skribsistemon kaj estas uzata nur en rutina vivo kaj en folkloro. Ĉiuj negidaloj flue parolas la rusan.

Kiel ĉiuj tungus-manĉuraj lingvoj, la negidala estas aglutina kaj montras vokalan harmonion. La lingvo havas na du fonetike diferencaj dialektoj - supre-anguna kaj sobe-anguna.

Nuntempe ekzistas provoj konservi la negidalan lingvon. Estas kreata la alfabeto por konservi negidalajn tekstojn[1].

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. Постановление правительства Хабаровского края от 13.02.2006 N 16-пр «Об основных направлениях развития коренных малочисленных народов севера, проживающих в хабаровском крае, на 2006 2008 годы» [1]
  • В.И. Цинциус. Негидальский язык // Языки мира: Тунгусо-маньчжурские языки. М., 1997.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj