Negru Vodă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Negru Vodă (Constanța))

Negru Vodă [negru vodǝ] estas urbeto en la distrikto Constanța, Rumanio, kun 5.552 loĝantoj en 2002. La administre apartenantaj komunumoj estas: Darabani, Grăniceru kaj Vâlcelele.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas 55 km sudokcidente de la distrikta ĉefurbo, Konstanco (Rumanio), proksime al la bulgara-rumana limo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin fondis en 1715 turkaj setlantoj. La turka nomo de la komunumo estis Karaömer, rumane Cara Omer, ĝis 1926, kiam ĝi ricevis la nunan nomon. Oni rang-altis ĝin al urbo en 1989.

Famaj naskiĝintoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]