Jawaharlal Nehru
| Jawaharlal Nehru जवाहरलाल नेहरू |
|
Jawaharlal Nehru en la jaro 1920 |
|
|
|
|
| En funkcio: 15-a de aŭgusto 1947 – 27-a de majo 1964 |
|
| Prezidento | Rajendra Prasad kaj Sarvepalli Radhakrishnan |
|---|---|
| Antaŭulo | pozicio kreita |
| Sekvanto | Gulzarilal Nanda |
|
|
|
| En funkcio: 15-a de aŭgusto 1947 – 27-a de majo 1964 |
|
| Antaŭulo | pozicio kreita |
| Sekvanto | Gulzarilal Nanda |
|
|
|
| En funkcio: 8-a de oktobro 1958 – 17-a de novembro 1959 |
|
| Antaŭulo | T. T. Krishnamachari |
| Sekvanto | Morarji Desai |
|
|
|
| Naskiĝo | 14-a de novembro 1889 en Allahabad, Unuiĝintaj Provincoj, Brita Hindio |
| Morto | 27-a de majo 1964 en Nov-Delhio, Barato |
| Nacieco | baratano |
| Edzo/ino | Kamala Nehru |
| Infanoj | Indira Gandhi |
| Religio | Agnostikulo aŭ ateisto |
Jawaharlal Nehru (जवाहरलाल नेहरू en la hindia) (14-an de novembro 1889 en Alahabado, 27-an de majo 1964, estis la unua ĉefministro de la sendependa Barato.
Antaŭ la sendependeco li estis gvidanto en la Barata Nacia Kongreso kaj fariĝis vera famulo okaze de la lukto por barata sendependeco, ankaŭ pro sia amikeco kun la Mahatmo Gandhio. Li estis la unua barata ĉefministro de la 15-a de aŭgusto 1947 ĝis la 27-a de majo 1964.
Ofte nomita Pandit' (klerulo), Nehru estis verkisto kaj diletante historiisto.
Biografio [redakti]
Jawaharlal estis filo de Motilal Nehru, grava gvidanto de la sendependista movado en Hindio. Jawaharlal studis juron en la Universitato de Kembriĝo. Post sia reveno en Hindion li engaĝis sin en la politika lukto. Li amikiĝas kun Mahatma Gandhi, kaj estas baldaŭ konsiderata ties politika heredanto.
En 1929 li estis nomumita prezidanto de la Partio, kaj poste denove en 1936, 1937, kaj fine en 1946.
En la procezo de sendependiĝo li kontraŭis la dispartigon de la subkontinento. Tamen, post tiu sendependiĝo li fariĝos al unua ĉefministro de Barato en 1947.
Nehru estis unu el la gvidantoj de la Movado de Nealiancitaj Landoj.
Lia posteularo fariĝos speco de dinastio en la lando, kun granda politika influo. Lia filino Indira Gandhi estos ĉefministro post 1966, kaj lia nepo Rajiv Gandhi post 1984
Politikaj vidpunktoj [redakti]
Laŭ vortoj de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, okaze de la 120-a datreveno de lia naskiĝo:
Nehru rezolute efektivigis en sia lando modelon de socia evoluo -- la demokratian socialismon -- kiu kreis bazon por stabilaj interreagoj kun la cetera mondo. La fakto, ke la lando startis ĉe treege magra rimeda bazo, kaj la konataj malglatecoj de la demokratia sistemo, evidente malrapidigis la progreson en la batalo kontraŭ la malriĉeco, la analfabeteco, kaj aliaj problemoj, kiujn nia lando heredis de la pasinteco. Sed ni laboras senhalte por tiuj celoj.(...)
Nehru estis internaciisto kaj - en epoko kiam iuj naciistoj en Barato emis simpatii al la internacia dekstro - senkompromise opoziciis al la faŝismo. Li estis amiko de la pionira internaciisto Robindronath Tagor, en kies lernejo edukiĝis kelkajn jarojn lia filino Indira Nehru Gandhi.