Neiße

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lausitzer Neiße / Luzacia Niso
Neiße
la rivero - ekde 1945 parto de la ŝtata limo inter Germanio (de 1949 ĝis 1990 GDR) kaj Pollando.
Bazaj informoj
Situo en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio
Longeco 256 km km
Fluo
Fonto Nová Ves nad Nisou, jizera montaro, Ĉeĥio
Enfluejo ĉe Ratzdorf en la riveron Odro
Geografio
Urboj survojaj Liberec, Jablonec nad Nisou, Zittau, Görlitz, Zgorzelec, Forst (Lausitz) kaj Guben
Dekstraj alfluantoj Wittig, Lubsza
Maldekstraj alfluantoj Mandau, Wittgendorfer Wasser, Kemmlitzbach, Malxe, Pließnitz
v  d  r
Information icon.svg

La rivero germane nomata Lausitzer Neiße - prononco "LAŬzica NAJse", suprasorabe Łužiska Nysamalsuprasorabe Łužyska Nysa, ĉeĥe Lužická Nisa, pole Nysa Łużycka, en Esperanto do Luzacia Niso, historie ankaŭ germanlingve Görlitzer Neiße - estas rivero en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio. Ĝi longas 254 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 19-an lokon. Inter alie ĝi pasas tra la urboj Liberec, Jablonec nad Nisou, Zittau, Görlitz, Zgorzelec, Forst (Lausitz) kaj Guben.

Temas pri la plej longa el pluraj riveroj germanlingve nomataj „Neiße“. Rezulte de la Dua Mondmilito ĝi difiniĝis parto de la ŝtata limo inter Germanio (de 1949 ĝis 1990 GDR) kaj Pollando. Pro la ligo al la historio de Germanio, pli forta ol tiu de la aliaj riveroj samnomaj, ĝi ofte nomatas nur Neiße.

Laŭ la rivero inter alie nomatas la germania distrikto Spree-Neiße.