Neilton Mulim da Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neilton

Brazila politikisto
Persona informo
Naskiĝo 22-a de julio 1962
en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Ŝtata Universitato de Riodeĵanejro
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Neilton MULIM DA COSTA, kelkfoje nur Neilton Mulim (naskiĝis en la 22-a de julio 1962, en Rio-de-Ĵanejro), estas brazila politikisto. Li laboris kiel instruisto ĝis fariĝi urba konsilanto de la urbo São Gonçalo, Rio-de-Ĵanejro, de 1997 ĝis 2000, pere de la brazila politika partio Partido Verde, kaj de 2001 ĝis 2007 pere de aliaj partioj. En 2007 li estis elektita federacia deputito pere de la partio Partido Popular Socialista. Nuntempe li apartenas al la partio Partido da República.

En la 5-a de novembro 2009 Mulim, kiel deputito-membro de la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la brazila Deputita Ĉambro, estis nomumita raportisto por analizi leĝprojekton, kiu povas konstitucie enirigi Esperanton en la brazilaj lernejoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Neilton Mulim da Costas naskiĝis la 22-an de julio 1962, en Rio-de-Ĵanejro, filo de Eraclydes Mulim da Costa kaj Neir da Costa Nunes. En 1969 li eniris ŝtatan lernejon jam en la urbo São Gonçalo, municipo proksima de Rio-de-Ĵanejro. Lia edukado en ŝtata lernejo daŭris ĝis la fino de la fundamentaj klasoj. La mezlernejajn jarojn li pasis en privata lernejo ankoraŭ en São Gonçalo, ilin finiĝinte en 1979. Poste li eniris la Ŝtatan Universitaton de Rio-de-Ĵanejro, konkludinte en 1985 instrukapabliĝon pri Biologiaj kaj Fizikaj Sciencoj kaj en 1986 pri Matematiko.

Partiaj asociiĝoj[redakti | redakti fonton]

Neilton Mulim jam asociiĝis al pluraj brazilaj politikaj partioj. Lia unua asociiĝo al politika partio okazis en 1989, kiam li fariĝis membro de la partio Partido Democrático Trabalhista (PDT). Li restis en tiu partio ĝis 1995, kiam li membriĝis en alia partio, Partido Verde (PV). Pere de PV Mulim estis elektita dum municipaj voĉdonadoj en 1996 urba konsilanto de São Gonçalo, urbo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Sed en 1999 li eliris la partion kaj denove asociiĝis al PDT, pere de kiu li estis reelektita urba konsilanto en tiu sama jaro. En 2002 li forlasis PDT kaj eniris alian partion, Partido do Movimento Democrático Brasileiro (PMDB), kie li restis dum nur unu jaro. Jam en 2003 li pasis al la partio Partido Trabalhista Brasileiro (PTB), tamen iom poste, en 2005, li foriris ĝin, membriĝante en la partio Partido Popular Socialista (PPS). En 2007 li lasis ĉi tiun lastan kaj eniris la partion Partido da República (PR), per kiu li elektiĝis federacia deputito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]