Neith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neith estis egipta diino. Ŝiaj taskoj evoluis dum la jarmiloj. Ŝi estas unu el la unue konataj diinoj.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

Neith estas montrita ofte en homa formo kun sago kaj pafarko en la manoj kaj la ruĝa krono de malsupra Egiptio sur la kapo[1].


Signifo[redakti | redakti fonton]

Neith estas la patrino de la krokodildio Sobek, kies patro estis Seto.[1]

Komence ŝi estis militdiino, ĉasdiino kaj protektanto de la reĝa potenco. Ŝi eltrovis teksarton. Dum la nova imperio ŝi iĝis kreintino, kiu naskis Raon[1] kaj en Memphis ŝi estis la protektanto de faraono[2].

Kiam la liboj invadis Egiption, ŝi iĝis ĉefdiino en Sais.

Poste ŝi estis forpelita al la malsupra mondo, tie ŝi kaj Iziso, Nephthys kaj Selket estis la kvar protektantoj de la mortintoj. Ŝi protektis la filon de Horuso, Duamutef. [1]

La diservo konsistis el pastrinaj dancoj antaŭ la bildo de Neith.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Neith ĉe isis.li 07.06.2006
  2. nemo.nu 07.06.2006

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joe J. Heydecker: "Die Schwestern der Venus, Die Frau in den Mythen und Religionen" (La fratinoj de Venuso. Virino en mitoj kaj religioj); Munkeno 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]