Neleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peliaso forpelis sian fraton Neleo el Jolko kaj poste ĉefrolis la rakontojn pri Jazono kaj la Orfelo. Kratero, 340-330 a.K., Luvro.

Laŭ la helena mitologio, Neleo (el la greka Νηλεύς, kruela) estis reĝo de Piloso, en Mesenio. Laŭ la diversaj tradicioj, lia patro estis Hipokoonto, Kreteo aŭ la mara dio Pozidono, kaj lia patrino estis Tiro. Tiu edziniĝis al Kreteo, reĝo de Jolko kun kiu ŝi patriniĝis de Esono, sed estis enamiĝita al rivera dio Enipeo, kiu rifuzis ŝiajn proponojn. Pozidono profitis tion, kaj transformite en Enipeon, renkontiĝis kun Tiro, kiu poste naskis la ĝemelojn Peliaso kaj Neleo el tiu rilato. Honteme, ŝi lasis la infanojn en la monto, sed ĉevalino mamnutris ilin ĝis kiam ĝia bredisto trovis ilin kaj ebligis sian edzinon varti ilin. Ĝis tiam, Neleo ludis nur kun hundino, kaj de tio oni diras devenis lia nesocietemeco.

Kiam ili iĝis plenkreskuloj, Neleo kaj Peliaso iris renkonti ilian patrinon kaj mortigis la reĝinon Sidero, kiu kruele traktadis ŝin. Kreteo edziĝis al Tiro kaj adoptis la ĝemelojn, heredontoj tiel de Jolko kune kun Esono. Sed post la morto de Kreteo, la fratoj ekbatalis inter si, kaj fine Peliaso akiris la tronon, malliberigis Esonon kaj elpatrujigis Neleon, kiu forfuĝis al Mesenio. Tie li fondis la urbon Piloso, en lando konkerita al lelegoj danke al la helpo de la nepoj de Kreteo kaj armeo de aĥeoj, ftianoj kaj eolianoj. Kroma versio asertas ke la fondinto de la urbo estis la eponima Pilaso, kiu ĝuis la regadon dum mallonga tempo, ĉar Neleo venkis lin kaj eniris la urbon.

Neleo edziĝis al Kloriso, filino de la reĝo Amfiono de Tebo kaj unu el la malmultaj niobidoj kiuj sukcesis saviĝi de la venĝemo de Apolono kaj Artemiso, kiuj murdis la plejmulton de ŝiaj gefratoj. Rekompence, la gedioj promesis longan vivon al filo de Kloriso, Nestoro, kiu vivis dum tri generacioj.

Dum sia atako al Neleo, Heraklo eĉ bataladis kontraŭ la dioj. Heraklo batalante kontraŭ Apolono, amforo el 510-500 a.k., Luvro.

Multaj princoj postulis edziĝi al la filino de Neleo, Pero, do li promesis ŝin al tiu, kiu sukcesis doni al li la bovaron de Filako. Tial kial tiu bestaro estis gardita de terura hundo en Filaco (Tesalio), Bianto petis helpon al sia frato Melampo, la divenisto, kiu antaŭdivis ke Bianto sukcesos nur se li konfesos la ŝteladon kaj suferos jaran malliberecon pro tio. Ĉio okazis kiel Melampo aŭguris: Bianto ŝtelis la bovaron kaj konfesis sian delikton. Post unu jaro, li kapablis aŭskulti termitojn kiuj estis en la tegmento de la malliberejo kaj paroladis pri kiom da ĝi ili jam forronĝis. Bianto petis ke oni translokiĝu sin al alia ĉelo, kaj tuj poste la tegmento de la antaŭa ruiniĝis kaj falis. Rimankinte tion, Filako konsideris Bianton efika antaŭvidanto, kaj promesis lin la bovaron se li kapablis fari ke sia filo Ifiklo havu infanon. Melampo helpis tiam, kaj redonis al Ifiklo virecon, do Bianto ricevis la premion, portis la bestojn al Piloso kaj edziĝis al Pero.

Iam Heraklo alvenis al Piloso kaj petegis al Neleo purigi lin de sang-krimon, ĉar li murdis Ifiton, sed tial kial la reĝo rifuzis tion fari (ĉar li estis amiko de la patro de Ifito), Heraklo mortigis lin kaj liajn filojn, krom Nestoro, kiu rifuĝis en Gerenio, kaj Periklimeno, kiu transformiĝis en aglon kaj forflugis, danke al la interveno de Pozidono, kiu ŝuldis favoron al li. Tiam komenciĝis granda batalo inter Heraklo kun lia eleana armeo kaj la defendantoj de Piloso. La dioj aliĝis al tiu milito: Ateno helpis Heraklon, kaj Hero, Pozidono, Hadeso kaj Areso luktadis favore al Neleo[1]. Heraklo feroce atakis la gediojn, kaj eĉ sukcesis vundi ilin, do li konkeris la tutan Mesenion. Poste, li redonis la tronon de Piloso al Nestoro, kiu dum sia maljunaĝo partoprenis la Trojan militon ĉe la aĥea flanko kaj estis la unua kiu ĵuradis je la nomo de Heraklo[2]. Tamen, kromaj versioj asertas ke Neleo supervivis la invadon de Heraklo kaj forfuĝis al Korinto, kie li poste mortis pro malsano kaj estis solene entombigita en sekreta loko, ĉe la istmo.

Laŭ Herodoto, la Pisistratidoj, tiranoj kiuj regis Atenon de 561 ĝis 510 a.K., devenis el Piloso kaj, laŭ ili, de la propra reĝo Neleo[3]. Ankaŭ li rakontas ke Pisistrato, la atena tirano, ricevis sian nomon honore al filo de Nestoro, same nomita[4].

Antaŭe: Mitaj reĝoj de Piloso Poste:
- Neleo Nestoro

Partneroj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Neleo, filo de Kodro[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, alia rolulo de la helena mitologio nomiĝis Neleo. Li estis filo de Kodro, reĝo de Ateno, kaj kontraŭstaris la rajtojn de sia pli aĝa frato Medono, pledante lian lamecon. Oni konsultis la Orakolejon de Delfo, kiu pravigis Medonon kiel heredinto. Tiam, Neleo foriris el Ateno kaj gvidis ekspedicion al Jonio, kie li fondis Mileton. Liaj filoj daŭrigis la koloniigon de la regiono[5]

Nuntempaj aludoj[redakti | redakti fonton]

Neleo (aŭ almenaŭ skulptaĵo de li) aperas en la libro Mary Poppins malfermas la pordon, de P.L. Travers, kaj ĉefrolas la kanton Joly Holiday en la muzika teatraĵo Mary Poppins.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 1.9.9.
  2. Ruiz de Elvira, Antonio. Mitología Clásica. Dua eldono. Eld. Gredos, Madrid, 1982. ISBN 84-249-0204-1. paĝ. 248.
  3. Herodoto. Historio, 5.65.3.
  4. Herodoto. Historio, 5.65.4.
  5. Herodoto. Historio, 9.97.