Nelipino
Nelipino, ukraine Нелі́пино aŭ Неліпино, ruse Нелепино [nelepino], hungare Hársfalva [hArŝfalva] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava.
Bazaj informoj
- 48° 33′ 33″ N 23° 02′ 10″ O / 48.55917 °N, 23.03611 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 33′ 33″ N 23° 02′ 10″ O / 48.55917 °N, 23.03611 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo:
- Loĝantaro: 3550
- Poŝtkodo: 89308
- Telefonprefikso: +380 3133
Situo
Nelipino situas en valo de Latorica. Svaljava kun stacidomo troviĝas je 3, Mukaĉeve je 26 km-oj.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1430. Ĝis Traktato de Trianon Hársfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Szolyva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Nelipino/Hársfalva. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.