Nemi-ŝipoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruo

La Nemi-ŝipoj estis du grandaj antikvaj ŝipoj, kiujn konstruigis imperiestro Caligula dum sia regado (37-41 p.K . al honoro de la diino Diana. Ili estis elakvigitaj en 1929 kaj 1930 el la Nemi-lago, el krater-lago de iama vulkano, 27 km sudoriente de Romo . En 1944 ili estis detruitaj pro incendio.

La kulto de Diana[redakti | redakti fonton]

Caligula estis forte ligita al diino Diana. Sur la bordoj de la Lago Nemi li reparigis la sanktejon de Diana Nemorensis. Jam en la bronzepoko estis ĉe Nemi-lago de ofer-ejo, kiun oni uzis dum la Romia epoko por adorado de la diino Diana. Rekta kontinueco de la bronzepoka diaĵo estas proksima, sed ne povas esti pruvita. Post kiam Nemi estis konkerita de la Romanoj en 338 a. K., la sanktejo estis monumental-forme pligrandigigita kaj proksimigita al la lago. Ĝi estis grava loko de pilgrimado, speciale por virinoj, kiuj deziris infanojn.

La ŝipoj[redakti | redakti fonton]

La ŝipoj rilatis al la malgranda lago kun ĉirkaŭ 1,000 m en diametro en grandega proporcio: La unua ŝipo estis 73 m longa kaj 24 m larĝa , la dua mezuris 71 m al 20 m. Ambaŭ havis platan, sen-kilan korpon. La dua ŝipo estis konstruita kun sama antaŭa kaj posta parto, do ĝi povis iri en ambaŭ-an direkton sen sinturnado.

Sur unu el la ŝipoj estis templo dediĉita al Diana, kiu estis ornamita per marmoraj kolonoj, mozaikaj grundoj kaj orumitaj bronzaj brikoj. La dua ŝipo havis palac-ekipaĵon por Caligula, kun varma akvosistemo, kiu ebligis varman banadon surŝipe. Helpe de la plumbo-tuboj, kiuj portas la sigelon de Caligula, la ŝipoj povis esti sendube ligitaj al li.

La korpo de la ŝipoj estis protektitaj per tavolo de feroksida ruĝaĵo. Tiun kovris maldika tavolo el lano trempita en miksaĵo de peĉo, asfalto kaj rezino. Sur ĝi estis fiksitaj per kupronajloj 1 mm dikaj plumboplatoj. Tiel la ŝipoj estis optimume protektitaj kontraŭ la alligo de organismoj, kiel mituloj, kiuj damaĝis la lignon. Tamen, tiu problemo okazas nur en salakvo kaj ne en la freŝa akvo de la Nemi-lago. Tio sugestas, ke tiuj ŝipoj estis ankaŭ prototipoj, je kiuj la antikvaj ŝipkonstruaj inĝenieroj elprovis la novajn por-marajn teknikojn sur la trankvila lago Nemi.

La ŝipoj havis multnombrajn teknikajn detalojn, kiel ekzemple ankro kun movebla ŝovelo, akvokranoj , rullagroj kaj pumpiloj, kiuj estis reen inventitaj nur en fino de la 19-a jarcento. Tiuj ekspozicioj estas parte originalaj, parte rekonstruitaj modeloj hodiaŭ viziteblaj en la muzeo.

Ĉu la ŝipoj estis sinkigitaj tuj post la falo de Caligula en 41, aŭ sinkis nur poste, estas neklara. Ne estas antikvaj fontoj pri la ŝipoj.

La remalkovro kaj reakiro[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko la ŝipoj estis forgesitaj, sed fiŝkaptistoj de la lago ĉiam elakvigis antikvaĵojn, kio vekis la scivolemon je trezoro, kion oni pensis trovi en la lago.

En 1446 Leon Battista Alberti klopodis levi la ŝipojn. Li konstruigis flosaĵon el bareloj kaj en lasis de tie ŝnurojn kun hokoj en la akvon. La provo malsukcesis kaj oni elakvigis nur partojn de granda statuo. En 1531 Francesco de Marchi klopodis kun unu el la unuaj subakviĝaj kloŝoj en la historio atingi sukceson, sed ankaŭ li povis elakvigi nur kelkajn erojn. Same ne havis sukceson savaj provoj en 1827 kaj 1895. Dum tiuj provoj oni eĉ damaĝis eĉ partojn de la ŝipo. Pro la sensukcesaj elakvigaj provoj estis klara, tamen, ke du grandaj ŝipoj estis kaŝitaj en la ŝlimo: unu relative proksime al la bordo en 5 ĝis 12 m profundo, la dua 200 m meze de la lago en la profundo de 15 al 20 m.

Nur en 1924 komenciĝis la preparaj studoj por la plej multekosta kaj finfine sukcesa kampanjo. En parolado la 9-an de aprilo, 1927 Benito Mussolini deklaris, ke savo de la ŝipoj iĝis grava celo de sia registaro. Post dujara laboro, la antikva deakviga tunelo de la lago estis restaŭrigita kaj oni povis pumpi lagoakvon en kanalon en la valo de Ariccia, ekde oktobro de 1928 ĝis tiam, ke la arkeologoj povis labori je la ŝipoj sur seka laga grundo. Samtempe oni konstruis vojon de Genzano al la lago por pli facile atingi la arkeologian ejon. Dum, tio oni ankaŭ trovis la antikva vojon Via Virbia, kiu kondukis al sanktejo de Diana. Sekcio de la antikva pavimo estas nun ekspoziciita en la muzeo.

La 28-an de marto 1929, ekaperis la unua ŝipo el la akvo kaj la scienculoj komencis kun la dokumentado kaj studo de la trovoj. En tio partoprenis eĉ delegacio de la angla Reĝa Mararmeo. La unua ŝipo estis elliberigita en septembro 1929. La dua ŝipo sekvis fine de januaro 1930. La restaŭrigitaj ŝipoj fine povis esti prezentitaj en 1940 por la vizitantoj, en la nove konstruita muzeo sur la lagobordo.

La detruo[redakti | redakti fonton]

En la nokto de la 31-a de majo al la unua de junio 1944 , la muzeo kaj la ŝipoj estis komplete detruita de incendio. Oni povis savi nur kelkajn objektojn, kiuj estis stokitaj en la Romia Nacia Muzeo, en Romo. Esploro tuj post la milito akuzis soldatojn de la germana Wehrmacht je intenca bruligo. Pli poste tamen oni pridiskutis la eblon, ke rifuĝintoj, kiuj tiam tranoktadis en la muzeo, kaŭzis la incendion pro uzo de malferma flamo (de la fajro), aŭ la fajro estis kaŭzita de la bombado de usonaj fortoj. La vero pri la eventoj verŝajne ne neniam estos klarigita.

La muzeo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La Museo delle Navi Romane estis konstruita en 1933-1939 de Vittorio Ballio Morpurgo . Post restaaŭrigo, la muzeo estis malfermita en 1953, sed denove fermita post mallonga tempo. Post vasta restrukturigo de la muzeo, ĝi estis fine malfermita la 15-an de decembro 1988, kaj denove modernigita en 2000. La du ŝipoj estas nun montrata en modeloj je skalo de 1:5, kiel ankaŭ multnombraj objektoj, parte kopioj, kiuj estas savitaj en 1944. Krome, en la muzeo videblas aliaj arkeologiaj trovaĵoj el la ĉirkaŭaĵo de la lago Nemi. Kelkaj originalaj objektoj de la Nemi-ŝipoj estas videblaj ankaŭ en Romia Nacia Muzeo, en la palaco Massimo.

La en 1995 fondita Associazione Dianae Lacus starigis mem la celon por rekonstrui almenaŭ unu de la ŝipoj en originala grando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]