Nemonotona logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En klasika logiko la rezonanta agento estas ideale racia kaj "scianta", malsame al reala komuna rezonanto kiu devas ĉiam fronti laŭgradan konon kaj akiron de scio, havi nekompletajn konitaĵojn kaj dume rezoni subaze de supozoj. Do, tiu ĉi rezonanta agento atingas konkludojn kiuj dum kelka tempo ne estas definitivaj. En klasika logiko la aldono de novaj konitaĵoj, aŭ datenoj, ne ŝanĝas tiel draste la konkludojn, kaj pro tia karaktero de kalsika logiko ni kvalifikas ĝin kiel Monotona logiko.

Do, se ni volas pli fidele modeligi la rezonadon de reala rezonanto, ekzemple por pli bone kompreni tian procezon, aŭ por realigi similan procezon en Artefarita intelekto, necesas Nemonotona logiko, taŭga por pli fidela formaligo de tia rezonado kiu enhavas malkonfesajn paŝojn.