Nemrut-monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nemrut)
Saltu al: navigado, serĉo

vidu ankaŭ Nemrut-vulkano

Restaĵoj de Di-statuoj sur la Nemrut-monto

La Nemrut-monto (turke: Nemrut Dağı, kurde: Çiyayê Nemrûd; armene: նեմրութ) estas monto en orienta parto de Turkio, proksime de Adıyaman. La monto altas 2134 metrojn.

Oni povas vidi sur la monto statuojn de diversaj grekaj kaj persaj Dioj, ekz. tiun de Heraklo, Zeŭso, Orosmasdes, ApolonoMitrao. Tie troviĝas ankaŭ tombomemoraĵo de reĝo Antiochus Teos, kio estas 8-9 metrojn alta statuo kun du leonoj kaj du agloj. Sur la montosupro videblas ankaŭ multaj statuaj restaĵoj, kiuj figurigas la persajn kaj makedonajn antaŭulojn de Antiochus.

La statuoj havas karakterizajn grekajn mienojn, sed portas persajn vestaĵojn kaj la harara stilo estas same persa. Sur unu restaĵo oni povas vidi konstelacion de steloj kaj planedoj, kies situo donas la konstruan tempon je 7-a de julio 62 a.K.. Laŭ esploroj, oni uzis la areon por astronomiaj kaj religiaj celoj.

La tombon malfermis en 1881 germana inĝeniero Karl Sester, sed oni ne trovis tombejon de Antiochus.

La Nemrut-monto ekde 1987 aperas sur la listo de mondaj heredaĵoj de UNESCO.