Nemunas
Nemunas | |
---|---|
rivero • translandlima rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 937 km km |
Akvokolekta areo | 98 200 km² km² |
Averaĝa trafluo | 540 m³/s m³/s |
Fluo | |
Fonto | Provinco de Minsko |
Enfluejo | Kurona Laguno |
Geografio | |
Landoj | Litovio, Rusio, Belorusio |
Nemunas (litove), Нёман, Njoman (beloruse), Memel (germane), Niemen (pole) resp. Неман, Njeman (ruse) estas grava orienteŭropa rivero, kiu longas 937 kilometrojn. Ĝi fontas en Belorusio kaj fluas tra Litovio, kie ĝi dum la lasta kvarono de sia vojo konsistigas la limon inter Litovio kaj la Kaliningrada regiono de Rusio. Fine ĝi atingas la Kuronan lagunon kaj de tie – ĉe la urbo Klaipėda – fluas en la Baltan Maron. La profundeco de la rivero estas ĝis 5 metroj, kaj ĝia larĝo ĝis 500 metroj. La flua rapideco estas inter 1 kaj 2 metroj po sekundo.
En Esperanto la akvovojo tradicie nomiĝas Nemano pro la rusa versio de la nomo, konsiderante ke dum la jaro 1887, kiam ekestis Esperanto, la rivero grandparte situis en la Rusia Imperio, kiu tiutempe okupis la regionon (parte ĝi tiam konsistigis la limon al la germanlingva Orienta Prusio – Rusio do, en la lasta kvarono de la akvovojo, dum la 19-a jarcento "troviĝis norde de la rivero", kaj ekde 1945 "troviĝas sude"). Konsiderante, ke la rivero je 40 procentoj fluas tra Belorusio kaj je 60 procentoj tra Litovio – nur dum 25 procentoj de la vojo lima al nun ruslingva regiono – la rivero dum la 21-a jarcento fakte pli meritus nomon laŭ la litova aŭ belorusa versio, prefereble la nomon "Nemuno".