Nenecoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nenecoj
ненэй ненэче, хасово, нещанг
Neneca infano
etno
Samojeda grupo
Samojeda grupo
Suma populacio
44 640
Ŝtatoj kun signifa populacio
Tjumena provinco 31 621[2]
Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (parto de Tjumena provinco) 29 772[2]
Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (parto de Tjumena provinco) 1438[2]
Arĥangelska provinco 8020[2]
Nenecio (parto de Arĥangelska provinco) 7504[2]
Krasnojarska regiono 3633[2]
Komiio 503[2]
Lingvo(j)
neneca, rusa
Religio
ortodoksismo, ŝamanismo
Parencoj

enecoj, nganasanoj, selkupoj, kamasincoj

vdr

Nenecoj (neneca ненэй ненэче, хасово, нещанг; antaŭe — самоеды, юраки) estas samojeda etno, loĝanta sur eŭrazia marbordo de la Arkta oceano de la Kola duoninsulo ĝis Tajmiro (Rusio). En la 1-a jarmilo la nenecoj migris de Suda Siberio al ĉi tiu teritorio.

Nomo

Memnomoj estas «ненэц'» (nenec), «хасава» (hasava; en la tundra dialekto), «нещанг» (neŝĉang; en la arbara dialekto) kaj signifas «homo, viro». La etnonimo «ненэц'» estas uzata kune kun la difino «ненэй» (nenej) — «ненэй ненэц'» (nenej nenec) — kio laŭvorte signifas «vera homo».[3]

Populacio kaj loĝado

La nenecoj estas konsiderataj inter malmultnombraj etnoj de Siberio, sed laŭ populacio okupas en ĉi kategorio unu el plej superaj lokoj. Laŭ la Tutnacia censo de 2010 en Rusio loĝis 45 000 nenecoj,[1] el kiuj 29 772 — en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto.[2]

Nomo de ĉi etno eniris la nomojn de la du aŭtonomaj distriktojJamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (parto de Tjumena provinco) kaj Nenecio (parto de Arĥangelska provinco). Ekzistis ankaŭ Tajmira (Dolgano-Neneca) aŭtonoma distrikto, sed en 2007 ĝi konvertiĝis al Tajmira Dolgana-Neneca distrikto ene de Krasnojarska regiono.

Estas la du ĉefaj grupoj de la nenecoj: la tundraj (plej multnombraj) kaj la arbaraj (ĉirkaŭ 1500; la tundraj nomas ilin «пян-хаса-ва» — pjan-hasa-va). La tundraj nenecj loĝas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto kaj Nenecio. La arbaraj nenecoj loĝas en la baseno de la riveroj Puro kaj Tazo en sud-orienta parto de Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto kaj en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra.

Okupoj

Plejparte la nenecoj okupiĝas pri grandgrega boacbredado kaj estas nomadoj. En la duoninsulo Jamalo ili bredas ĉirkaŭ 500 mil boacojn.

Populacio de la nenecoj en Rusio

Etnogenezo

Teorio de Stralenberg

Svedia geografo kaj lingvisto Philip Johan von Strahlenberg rimarkis, ke sur la Sajana plataĵo loĝas gentoj, kies lingvoj antaŭneloge apartenis al la Samojedaj. Do li supozis, ke samojedlingvanoj de tiu plataĵo estas posteuloj de la samojedlingvanoj de Ĉirkaŭpolusa zono, kies aborigenoj ili estis. Laŭ li parto da samojedoj pro nekonataj kialoj direktiĝis suden kaj loĝigis Sajanan plataĵon.

Teorio de Fischer — Castrén

La rusia germandevena historiisto Johann Eberhard Fischer supozis, ke la nordaj samojedoj (antaŭuloj de la nunaj nenecoj, nganasanoj, enecoj kaj jurakoj) estas posteuloj de la samojedaj gentoj de la Sajana plataĵo, kiuj antaŭeniris de Suda Suberio al pli nordaj teritorioj.

En la 20-a jarcento tiun supozon subtenis la finna filologo Matthias Castrén, kolektinta abundan lingvan materialon. Li supozis, ke en la 1-a jarmilo dum la Elorienteŭropaj popolmigradoj samojedaj gentoj estis elpuŝitaj de la tjurkoj de sur la Sajana plataĵo norden.

En 1919 la soveta esploristo A. A. Ĵilinskij akre kritikis tiun teorion. Li diris, ke tia migrado postulus drastan ŝanĝon de la tipo de mastrumado, kio apenaŭ eblus dum malmulta tempo. La nunaj nenecoj estas boasbredantoj, dum loĝantoj de la Sajana plataĵo estas terkultivistoj.

Teorio de Georgij Prokofjev

La soveta sciencisto Georgij Nikolaĵeviĉ Prokofjev, apogante sin al la teorio de Fischer — Castrén, iom korektis ĝin. Laŭ li inter antaŭuloj de la nunaj nenecoj, nganasanoj, enecoj kaj selkupoj estis ne nur la samojedaj gentoj de la Sajana plataĵo, sed ankaŭ iuj aborigenaj gentoj de la Ĉirkaŭpolusa zono, kiuj loĝigis Ob-Jenisejan basenon ekde antikva tempo.

La nenecaj historirakontoj asertas, ke iliaj antaŭuloj, alvenintaj norden, renkontis tie lokan malaltstaturan genton «sihirtja», kiu havis diversajn malkutimajn konojn kaj poste «foriris subteren». Kelkaj esploristoj opinias, ke temas pri anoj de la Ust-Poluja kulturo.

La konata rusia etnografo Aleksej Golovnjov opinias, apogante sin sur arkeologiajn malkovrojn, ke antaŭuloj de la nenecoj loĝis sur deklivoj de la Norda Uralo kaj Norda Ĉeobejo ekde mezolito kaj neolito.[4]

Antropologia tipo

La nenecoj apartenas al la Urala raso, do kunigas antropologiajn trajtojn de la Eŭropeoida kaj Mongoloida rasoj. Mongoloideco malaltiĝas inter ili de oriento al okcidento. Plej grave ĝi montriĝas inter la arbaraj nenecoj.[5]

Lingvo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Neneca lingvo.

La neneca lingvo apartenas al la Samojeda grupo de la Urala lingvaro kaj konsistas el la du dialektoj — la tundra, kiu dividiĝas en interkompreneblaj varioj — kompreneblaj okcidenta kaj orienta, kaj la arbara, kiu havas apartan fonetikon, kiu malfaciligas kontaktojn kun la tundraj nenecoj. La arbara dialekto ankaŭ dividiĝas en kelkaj varioj. Iuj konsideras la tundran kaj la arbaran dialektojn apartaj lingvoj.

Skribo

La neneca skribo estis kreita en la 1930-aj jaroj surbaze de unu el varioj de la tundra dialekto (tiu de Bolŝaja zemlja). Unue ĝi uzis latinan, poste cirilan alfabeton.

Historio kaj okupoj

La unua skriba mencio pri la nenecoj aperas en la rusa Komenca kroniko (1092), kie oni diras pri «samojad» (ruse самоядь). Tiutempe loĝantoj de Velikij Novgorod penetris laŭ nordaj vojoj al Uralo kaj Siberio.

Tiutempe la nenecoj plejparte okupiĝis pri ĉasado, inkluzive al sovaĝaj boacoj. Nur malgranda kvanto da boacoj estis hejmigitaj kaj uzataj kiel sledbestoj.

De la 16-a ĝis 18-a jarcentoj formiĝas grandgrega boacbredado kiel ĉefa okupo. Tion influis interalie rusa ekspansio, kiu devigis la nenecojn nomadi kaj uzi gregojn da boacoj kiel ĉefan fonton de provizio. Certan rolon ludis ankaŭ malaltiĝo de kvanto de la sovaĝaj boacoj. Migrante al la bordo de la Arkta oceano, la nenecoj asimilis kulture proksiman al ili lokan loĝantaron (en la neneca folkloro nomata «sihirtja», dum alia parto de la etno migris orienten, al Jenisejo, kie la nenecoj okupis la terojn de la ankaŭ kulture proksimaj enecoj-mantuoj. Lasta batalo inter la nenecoj kaj enecoj okazis vintre de 1849-1850 sur la dekstra bordo de Jenisejo kaj ĉe la lago Turuĉe-do. Militemaj nenecoj okazigis atakojn kontraŭ la rusaj antaŭpostenoj Pustozjorsko, Obdorsko (Saleĥardo), Mangazejo, Berjozovo, buĉadis kristaniĝintajn kaj subiĝintajn al la rusa administracio aborigenojn.

En la 1830-1840-aj jaroj okazis ribelo de Vauli Nenjang kontraŭ la administracio de Obdorsko. En 1934 kaj 1943 okazis ribeloj (nenece: mandalada) de la nenecoj de Jamalo kaj Uralo. La arbaraj nenecoj partoprenis la Kaziman ribelon.

Antaŭe la nenecoj okupiĝis precipe pri ĉasado de sovaĝaj boacoj, felaj kaj maraj bestoj, naĝbirdoj, harpunadis kaj retkaptadis fiŝojn. En la 19-20-aj jarcentoj plejan signifon akiris grandgrega boacbredado. Ĝi karakteriziĝas je grandaj gregoj (200 ĝis 3000 boacoj) kaj uzado de paŝtistaj hundoj. La tundraj nenecoj sekvas nomadan vivmanieron, translokiĝante kun gregoj de la rando de arbaro (vintre) ĝis arkta marbordo aŭ montara tundro (somere). Dum jaro ili trairas ĝis 1000 km. En sama loko la nenecoj staras de kelkaj tagoj (printempe kaj aŭtune) ĝis du-tri semajnoj (vintre). Somere restadejoj kreskas ĝis 6-9 ĉumoj por gardi kunigitan gregon, vintre diseriĝas. La arbaraj nenecoj havas malgrandajn gregojn (10 ĝis 300), paŝtas boacojn duonlibere, nomadas ne tre distance, je radiuso 200 ĝis 300 km kaj kunigas ordinare 1-2 ĉumojn.

Ekde la 1930-1940-aj jaroj restadejoj estis transformitaj en kolĥozajn kaj sovĥozajn brigadojn kaj iĝis pli konstantaj.

Loĝejoj

Nomadaj nenecoj loĝas en ĉumoj (nenece: mja) — translokigebla konusforma konstruaĵo, konsistanta el 25-50 lignaj stangoj kaj dutavola tego (njuko) el 70-80 boacaj feloj. Antaŭe someraj tegoj estis farataj el betulŝelo, hodiaŭ el brezento. En restadejo ĉumoj staras duonronde aŭ vicorde, kun eniroj orientitaj al la sunleviĝo. Ĉirkaŭ ĉumoj oni starigas sledojn ŝarĝitaj je kunpakitaj aĵoj; ili ankaŭ servas por aranĝi barilon por boacoj.

La arbaraj nenecoj en restadejo aranĝas ŝedon sub kiu oni deponas aĵojn. Ankaŭ ili konstruas argilan fornon por baki panon. Diference de la tundraj nenecoj ili ne veturigas kun si brullignojn kaj ĉumajn stangojn.

Transporto

Por veturado la nenecoj la tutan jaron uzas boacsledojn (nenece: ĥan), jungitajn je 2-7 boacoj, kiuj kuras dise (gvidboaco kuras maldekstre). Estas diversaj sledoj: malpezaj pasaĝeraj (viraj kaj virinaj), kargaj. Dum marŝo karavano (nenece: mjud) disetendiĝas je 1-2 km. Ĉe la maraj kaj riveraj bordoj vintre oni uzas hundajn jungitarojn. Por transiri riveron aŭ kapti fiŝojn oni uzas transporteblajn en sledoj ĉizitajn boatojn aŭ rezinajn ŝvelboatojn. Ĉe la arbaraj nenecoj somere plej gravan transportan rolon somere havas ĉizitaj boatoj, vintre skioj. Nun oni aktive uzas motorboatojn kaj motorsledojn.

Vestoj

Vestojn oni faras el boacfeloj, kiuj estas interkudrataj per kudroj el boacaj tendenoj. Viroj surportas malicaon — fermitan veston kun felo internen, kapuĉo kaj pugnogantoj (en la Kaninska tundro kaj la insulo Kolgujev ĝi ne havas kapuĉon), striktitan per zono ornamita per kupraj platoj, amuletoj (ursaj kojnodentoj) kaj tranĉilo en ornamita ligna tranĉilingo. Vintre super malicao oni surportas sovik (felo ekstere).

Virina supra vesto konsistas el boacfela dutavola dismalfermebla jaŝĉiko (kelkaj anstataŭigeblaj specoj de jaguŝka) kaj fela ĉapo ornamita per diverskoloraj rubandoj kaj metalaj pendaĵoj. Felaj ŝuoj (nenece: piva) de viroj kaj virinoj diferenciĝas per fasono kaj ornamaĵoj.

Arto

La dekoraj artoj de la nenecoj karakteriziĝas je felmozaiko (alternado de la blanka kaj malhela koloroj en ornamaĵoj) sur vestoj kaj virinaj sakoj. Ankaŭ estas praktikata gravurado sur ligno kaj ostoj, pipoj, ostaj elementoj de la boacjungilaro.

Socio

Sistemo de sociaj rilatoj baziĝas sur teritoriaj, posedaj kaj geedza-parencaj interligoj inter klanoj (nenece: jerkar), kvanto de kiuj lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj atingis 90. La nunaj familinomoj de la nenecoj devenas de la klanonomoj. Klanoj formas la du ekzogamiajn fratriojn (nenece: tenz) — Harjuĉi kaj Vanujta.

Kernon de la neneca diaro konsistigas tri ĉefaj figuroj: la supera dio-demiurgo Num, lia similulo-antagonisto, reganto de la reĝlando de malsanoj kaj morto N’a, aŭspiciantino de patrineco kaj nasko Ja-Mjunja (Patrino-Tero). Gravas ankaŭ Javmal (Reganto de sudaj akvoj), N’ermsej (Koro de la Nordo), Ili-bembertja (Vivotenanto, Donacanto de boacoj), Jasb (Reganto de akvoj). La ĉefa sanktejo de la arbaraj nenecoj estas lago Numto (la Dia lago), sur unu el tieaj insuloj (la Koro-insulo) oni faras oferojn al la dioj (Numgimboj, Njumulik).

Nenecoj

Kuirarto

Viandon kaj gracon al la nenecoj donas plejparte boacbredado. Boacaĵon oni peklas kaj manĝas iel ajn — krudan, fumaĵitan, sunsekigitan. Plej ŝatataj estas lango, koro, abomaso de boaco. Viandon oni ofte manĝas kruda, kun sango, kiun aparte trinkas. Tio provizas la nenecojn per vitaminoj, aparte je C kaj B2. Pro tio ili neniam suferas skorbuton. La arbaraj nenecoj multe manĝas ankaŭ viandojn de alkoj kaj sovaĝaj boacoj, arbarajn kaj naĝbirdojn, diversajn plantojn.

Ankaŭ vaste uzata estas fiŝaĵo (koregono, ezoko, nelmo), kiun oni bolkuiras, stufas aŭ rabotas krudan por fiŝrabotaĵo. Ĉemaraj nenecoj manĝas ankaŭ ĉasitajn marajn bestojn. Uziĝas por nutrado aĉetataj porkaĵo kaj bovaĵo. Kiel garnaĵon oni uzas ĉefe makaroniojn kaj nur malofte rizon kaj legomojn.

Inter trinkaĵoj plej ŝatataj estas teo, kompotoj kaj fruktakvoj el ruĝa vakcinio, kamemoro, mirtelo, ankaŭ ĵeleo el amelo kaj bersuko.

La nenecoj preferas sekalpanon.

Galerio

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Национальный состав населения Российской Федерации (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Национальный состав населения по субъектам Российской Федерации (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.
  3. (2004) Ненцы // Энциклопедия Тюменской области. Т. 2 (ruse).
  4. (2004) Ненцы // Энциклопедия Тюменской области. Т. 2 (ruse).
  5. Этнонациональные общности России: историко-демографическая и этносоциокультурная характеристика (ruse). Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Головнёв А. В. Ненцы // Энциклопедия Тюменской области. Т. 2. — Тюмень, 2004. — С. 327-328.
  • Долгих Б. О. Очерки но этнической истории ненцев и энцев. — М., 1970.
  • Васильев В. И. Проблемы формирования северосамодийских народностей. — М., 1979.
  • Лар Л. А. Ямал Хэбидя я" — священные места на Ямале. // Вестник археологии, антропологии и этнографии (издание ИПОС СО РАН), 2004, № 4.
  • Aleksander Ivanov. (2007) Сибирь. Атлас Азиатской России. Топ-книга, Феория, Дизайн. Информация. Картография. ISBN 5-287-00413-3.
  • Александр Иванов. (2010) Народы России. Атлас культур и религий. Дизайн. Информация. Картография. ISBN 978-5-287-00718-8.