Nengatua lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nengatua lingvo,
Moderna Tupia lingvo
ñe'engatú
Parolata en Brazilo, Kolombio, Venezuelo
Parolantoj 3,000 (Brazilo, 1998),
30,000 (Kolombio), 2,000 (Venezuelo)
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Amerinda (areo)
Tupia
Tupi-gvarania
Subgrupo III
Nengatua
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tup
  ISO 639-3 yrl Nhengatu
v  d  r
Information icon.svg

La Nengatua Lingvo (ofte literumita Nhengatu, aŭ Portugale nomita per língua geral da Amazônia kaj língua geral amazônica, ambaŭ el kiuj signifas "Amazonia Ĝenerala Lingvo," aŭ eĉ Latine per lingua brasilica, kiu sinifas "Brazila Lingvo") estas Amerikaindiĝena lingvo en la Tupi-Gvarania sub-familio.

Ĝi estas aktuale parolata de ĉirkaŭ 30 000 homoj en la regiono Supra Rio Negra de la ŝtato Amazonio, en la Brazila Amazono, kaj en najbaraj partoj de Kolombio kaj Venezuelo. Ĝi estas la indiĝena lingvo de la rura (malurba) loĝantaro de tiu areo, kaj ĝi estas ankaŭ uzata kiel komuna lingvo de komunikado inter indianoj kaj ne-indianoj, kaj inter indianoj de malsamaj triboj. Ĝia uzo estas ankaŭ rimedo por iuj el la aŭtoktonaj popoloj, kiuj jam perdis siajn originalajn lingvojn por atesti sian etnan identon, kiel ĉe la Baré-oj, la Arapaço-j, kaj aliaj.

En 2003, ĝi gajnis la statuson oficiala lingvo flanke de la Portugala en la municipo São Sankta Gabrielo da Cachoeira, kiu estas pli granda ol kelkaj usonaj ŝtatoj, sed maldense priloĝata.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Nengatua lingvo originas en norda Brazilo en la 17-a jarcento kiel lingvafrankao (interlingvo) normigita de jezuitoj el la vortoprovizo kaj prononco de la dialekto tupinambá, kiu estis adaptitaj en gramatikan kadron bazitan sur la Portugala. Multajn pruntaĵojn el tiu lingvo kaj el la Hispana oni utiligis por la multaj objektoj kaj konceptoj fremdaj al la tupinambá. La jezuitoj nomis sian kreaĵon ie’engatu, kio signifas "bona lingvo", sed erudiciuloj hodiaŭ nomas ĝin la Malnova Tupia.

Je la zenito de sia prospero en la 18-a jarcento, ĝi estis la domina parolata lingvo tute tra la vasta teritorio de Brazilo, flanke al sia proksime parenca suda respektivaĵo, la língua geral paulista, ĉar ĝi estis uzata ne nur de indianoj kaj misiistoj sed ankaŭ kiel ĉiutaga lingvo far setlintoj Eŭropdevenaj. Ĝia malkresko baldaŭ komenciĝis, tamen, ĉar enmigrado el Portugalio multiĝis, kaj ĝi suferis severan baton kiam ĝin forbaris la Markizo de Pombal pro ĝia asocio kun la Jezuitoj,kiujn li forpelis el ĉiuj Portugaliaj teritorioj.

La travivo mem de la Nengatua lingvo, eĉ en multe malkreskinta stato, estas surpriza, kaj provizas indikaĵon de la imanenta forteco de la lingvo, ĉar ĝi suferis jarcentojn de subpremado, kaj ankaŭ ĉar la homoj de la Supra Rio Negra originale parolis lingvojn ne parencajn al ĝi.

Parenceco[redakti | redakti fonton]

Krom la supre menciita língua geral paulista, nun estingiĝinta, la Nengatua lingvo estas ankaŭ proksime parenca al la Paragvaja Gvarania, kiu, tute ne estingiĝinta, estas male la plej larĝe parolata lingvo en tiu lando kaj unu de ties oficialaj lingvoj. Laŭ iuj fontoj, la Nengatua lingvo kaj la Gvarania estas reciproke interkompreneblaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]