Nenzlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nenzlingen
Blazono de Nenzlingen
Nenzlingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 26′ 56″ N 7° 33′ 48″ O / 47.44889 °N, 7.56333 °O / 47.44889; 7.56333 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 56″ N 7° 33′ 48″ O / 47.44889 °N, 7.56333 °O / 47.44889; 7.56333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 420
Areo 3,66 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 4224
Komunumkodo 2789
Mapo de Nenzlingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Nenzlingen estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nenzlingen situas en la Laufenvalo sur alteco de 447 m s.m. ĉe la suda deklivo de la monteta ĉeno Blauen. Ĝian sudan limon formas la rivero Birs.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Nenzlingen limas en nordo Pfeffingen en oriento al Grellingen en sudo al Brislach, en sudokcidento al Zwingen, kaj en okcidento al Blauen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nenzlingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio ek de la stacidomoj de Zwingen kaj de Laufen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Nenzlingen datiĝas el la jaro 1284 kiel Nencilingen.

En la jaro 1944 estis trovita en la kaverno Birsmatten-Basisgrotte tombejo el la meza ŝtonepoko el la 4-a jarmilo a.K. kun ina homskeleto.

En la jaro 1462 la Princepiskopejo Bazelo akiris la vilaĝon Nezlingen kaj submetis ĝin al la voktejo Zwingen. Post la Franca Revolucio de 1789, en 1792 la vilaĝo unue aliĝis al la Raŭraĥa Respubliko kaj poste estis integrita al la departemento Mont Terrible de Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis ĝin al Kantono Berno. En la jaro 1994 la komunumo kune kun la distrikto Laufen transiris al Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]