Neo (planlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de NEO rigardu en NEO.


Neo estas planlingvo proponita de belgo Arturo Alfandari (1888-1969) en 1961. Ĝi havas influon de Esperanto, Ido, Interlingvao kaj Novial sed estas sendependa lingvo. Estas eĉ ebla influo de Volapuko: Nederlando estas "Nedo" kaj nederlanda lingvo estas "nedal". Oni povas rigardi ĝin kiel kompromisplanlingvon el ĉiuj tiuj lingvoj.

Rimarkindaj trajtoj

La uzo de unusilabaj verboj. Kelkaj ekzemploj kun la dusilabaj ekvivalentoj:

i - avi = havi kaj helpverbo de la perfekto bi - bevi = trinki fi - fari = fari pli - plazi = plaĉi si - esi = esti vi - voli = voli

Ambaŭ formoj havas saman signifon. La finaĵo de la prezenco estas 'ar'. Oni povas do diri kun senŝanĝa signifo:

mi var bi, mi var bevi, mi volar bi, mi volar bevi = mi volas trinki

Neo havas preferon por mallongaj vortoj kompare al Esperanto kaj naciaj lingvoj: sufa = sufiĉa, depart = departemento, damel = fraŭlino, eqivala = ekvivalenta, iv = aeroplano, ip = ĉevalo, derki = direkti, oxi = alveni, kofi = aĉeti, admen = administrado, duf = malfacilaĵo

Ekzemplo de tute mallonga frazo:

var vu it li ik us kras? = ĉu vi volas lasi ĝin ĉi tie ĝis morgaŭ?

La elizio de –o kaŭzas ke la multaj mallongaj substantivoj faras eĉ pli la impreson de Volapük: fem = virino, sor = fratino, dom = domo, id = tago, nox = nokto, ser = vespero, vek = semajno, mes = monato

Gramatiko

Literoj

Neo uzas la 26 literojn de la latina alfabeto: 5 vokalojn kaj 21 konsonantojn. Por literumi la konsonantojn ili ricevas la finon -e:

a, be, ce, de, e, fe, ge, he, i, je, ke, le, me, ne, o, pe, qe, re, se, te, u, ve, we, xe, ye, ze.

Elparolo

Neo Esperantlingva elparolmaniero
ch ĉ
j ĝ
q (kw) ku
x (ks) ks
y j
sh ŝ
ts c
w ŭ


Ĉiuj aliaj literoj, inkludante la vokaloj, estas elparolataj kiel en Esperanto.

Literoj q kaj x anstataŭigas sonojn ku (kw) kaj ks. Ambaŭ variantoj de skribado estas akcepteblaj.

Ĉiu litero ĉiam estas elparolita en sama maniero krom muta litero h en finaĵo de adoptitaj vortoj: pashah, muftih, kadih, papah, mamah.

Ortografio

Ĉiuj vortoj estas skribataj kun etliteraj (minusklaj) komencaj literoj. Esceptoj estas la vortoj ĉe la komenco de la frazo kaj propraj nomoj.

Akcento

Vortoj, kiuj finas per vokalo, estas akcentitaj je la antaŭlasta silabo.

Vortoj, kiuj finas per konsonantoj, estas akcentitaj je la lasta silabo.

Ekzemploj:

Neo Esperanta traduko
libro libro
patro patro
kemio kemio
folyo folio
garden ĝardeno
amik amiko

La plurala s ne ŝanĝas la akcenton.

Ekzemploj:

Neo Esperanta traduko
libros libroj
gardenos ĝardenoj
amikos amikoj

La akcento ne estas sur u en la konektoj guo, au, eu.

Ekzemploj:

Neo Esperanta traduko
linguo lingvo
auto automobilo
neutra neutra (gramatika genro)(?)

Artikolo

Ekzistas la difinita artikolo "lo" (Esperante "la").

Antau vortoj, kiuj komencas per vokalo, la "o" povas esti forlasita: "l'arbo" ("la arbo").

Se dezirinda, oni povas aldoni la plural-s-on: "los Napoleon".

Ekzistas la nedifinita artikolo "un" (Esperante eble "iu" au "unu"). Ĝi ankau povas esti forlasita: "Ma patro ar (un) gran dom" ("Mia patro havas grandan domon").

Substantivo

La substantivo finas sur -o (pluralo: -os): "frato" (Esperante same "frato"), "fratos" (Esperante "fratoj").

La finaĵo o ofte estas forlasita, se la elparolo restas facile: "frat" ("frato"), "hotel", "atom", "radar" (sed ne: "libr", "tabl").

La plurala finaĵo neniam estas forlasata: "hotelos".

Post numeraloj la plurala finaĵo povas esti forlasata: "is mark" (Esperante "dek markoj"), "qin dolar" ("kvin dolaroj"), "du glas bir" ("du glasoj da biero").

Finaĵo por virina genro estas -in: "doktor", "doktorin", "biblioteker", "bibliotekin".

Deklinacio

Kiel en Esperanto ankaŭ Neo uzas prepoziciojn por esprimi certajn gramatikajn kazojn:

Genitivo: "de lo" = "del" (Esperante "de la"). Ekzemplo: "del frat" (Esperante "de la frato").

Dativo: "a lo" = "al" (Esperante "al la"). Ekzemplo: "al frat" (Esperante "al la frato").

Nominativo kaj akuzativo estas samaj: "lo frat" estas Esperante "la frato" au "la fraton".

Adjektivo

La adjektivo finas per -a: "grana" (Esperante "granda"), "leta" (Esperante "malgranda"). La finaĵo povas esti forlasata, se la adjektivo staras antaŭ la substantivo kaj se la elparolo restas facile.

La adjektivo ne estas deklinaciata sed restas neŝanĝata (kiel en la Angla)(?).

La adjektivo povas esti uzata kiel substantivo. En tiu kazo ĝi povas ricevi la plural-finaĵon: "lo blonda" (Germane "der/die/das Blonde", Esperante "la blonda"(?)), "lo blondas" (Germane "die Blonden", Esperante "la blondaj"(?)).

"Mi te vozar lo bonesta." (Esperante: "Mi deziras al vi la plej bonan.")

"Lo grava en et afar sir no kapat." (Esperante: "La grava en tiu afero ne estis komprenata.")

"Kas prifar tu, lo granas o lo letas?" (Esperante: "Kian vi preferas, la grandan au la malgrandan?")

"Mi prifar lo medyas." (Esperante: "Mi preferas la mezajn.")

Komparo

"grana" (Esperante "granda"), "granira" (E. "pli granda"), "granega" (E. "ege granda"), "muy grana" (E. "tre granda"), "granisima (E. "plej granda"), "lo granesta" au "lo plu grana" (E. "la plej granda").

"As grana as" (E. "same granda kiel")

"plu grana qam" (E. "pli granda ol")

"yunira qam" (E. "pli juna ol")

Adverbo

Ekzistas originaj adverboj, ekzemple "muy" (E. "tre"), "tro" (E. "tro"), "nur" (E. "nur"), "nun" (E. "nun"), kaj derivataj. Tiuj lastaj ĉiam finas per -e: "forte" (E. "forte"), "energe" (E. "energie"), "noxe" (E. "nokte"), "pree" (E. "antaue").

Nombroj

Bazaj nombroj

Nombro Neo nomo
1 un
2 du
3 tre
4 qar
5 qin
6 sit
7 sep
8 ot
9 non
10 is
100 ek
1000 mil
10^6 milyon
10^9 milyard
10^12 bilyon
10^18 trilyon
0 nul, zero

Ordaj numeraloj

Ili havas la finaĵon -a kaj -e: "una" au "prima" (E. "unua"), "une" au "prime" (E. "unue"); "dua", "due"; "trea", "tree"; ktp.

Partumoj

Ili havas la finaĵon -im: "duim" au "dim" (E. "duono"); "trim" 1/3; "qarim" 1/4

Decimaloj

2,5873 du virgul qin ot sep tre

Multoblig-nombroj

Ili havas la finaĵon -ipl: "dipla", "diple" (E. "duobla", "duoble"); "tripla", "-e"; "qaripla", "-e";

Ripetaj nombroj

Ili havas la finaĵon -yes: "unyes" (E. "unu fojo"), "duyes" (E. "du fojoj"), "treyes" (E. "tri fojoj")

Grupnombroj

Ili havas la finaĵon -ope: "duope" (E. "duope"), "treope", "qarope"

Kolektaj nombroj

Ili havas la finaĵon -o: "isos" (E. "dekoj"), "isduo" (E. "dekduo"), "ekos" (E. "centoj")

Ekzemploj

signoj Neo
12 isdu
16 issit
20 duis
30 treis
41 qarisun
865 otek-sitisqin
1001 milun
2978 dumil-nonek-sepisot
406 966 qareksitmil-nonek-sitissit
Elisabeth II Elisabet du (2, II)
2 + 2 = 4 du plu du far qar
4 - 1 = 3 qar min un far tre
3 • 3 = 9 tre yes tre far non
10 : 2 = 5 is pe du far qin
6^2 sit duposa
10^3 is treposa
0,25 nul virgul du qin

Pronomoj

Subjekto (Esperantlingve) persona Objekto (Esperantlingve) posesiva (Esperantlingve)
mi mi me al mi, min ma mia
tu ci, vi te al vi, vin ta via
il li lu, le al li, lin la lia
el ŝi luy, ley al ŝi, ŝin la ŝia
it ĝi it al ĝi, ĝin la ĝia
so oni se al si, sin sa sia
nos ni ne al ni, nin na nia
vu vi ve al vi, vin va via
zi ili zu, ze al ili, ilin za ilia
zel ili (virinoj) zuy, zey al ili, ilin za ilia


  1. Estas rekomendata, ĉiam uzi "tu", se unu sola persono estas alparolata, "vu", se du au pluraj personaj estas alparolataj. Ne ekzistas "ĝentila formo" por alparolado.
  2. "Il" rilatas al estaĵoj, homoj kaj bestoj de vira genro, ankau al Dio. "El" rilatas al estaĵoj de virina genro, "it" al aĵoj kaj aliaj estaĵoj, se la genro ne estas decidata, ekzemple "infano".
  3. La posesiva pronomo "sa" ĉiam rilatas al la subjekto de la frazo. "Jan donar al patro sa pluvil." (E. "Jan donas al la patro sian ombrelon.", t.e., la ombrelon de Jan.) "Jan donar al patro la pluvil" havus la signifon "... la ombrelon de la patro".
  4. Post prepozicio ĉiam staras subjekta formo: "Venar tu kon nos?" (E. "Ĉu vi venas kun ni?") "Il parlar pri so." (E. "Li parolas pri si mem.")
  5. Se en la sama frazo ekzistas du objekt-pronomoj, la nerekta objekto (Dativo) staras en unua loko: "Mi te it vendar." (E. "Mi vendas ĝin al vi.")
  6. Anstatau la nerekta objekto ankau eblas diri: "a mi" (E. "al mi"), "a tu" (E. "al vi") ktp. "Mi vendar it a tu." (E. "Mi vendas ĝin al vi.")
  7. Pliaj formoj de la posesiva pronomo: "Lo ma" (E. "La mia"), "lo mas" (E. "la miaj") ktp. Fortigita formo: mia, tua, ila, ela, ita, nosa ktp.

Historio

S-ro Alfandari publikigis kurslibron “Cours Pratique et Dictionnaire de Neo” (Praktika Kurso kaj Vortaro de Neo, franclingva) de 1300 paĝoj, enhavantan vortaron de 75000 vortoj en ambaŭ direktoj en la jaro 1961 kaj kelkajn jarojn poste (1965-1967) li publikigis “Rapidan Metodon de Neo” en angla kaj franca eldonoj. La franclingva ‘Rapida Metodo’ enhavas 318 paĝojn. Admirinde estas ke Alfandari evidente dediĉis tempon kaj monon al detala ellaborado de sia lingvo kaj al la preparo de bonaj libroj. La lingvo tiamaniere eniris en la mondon kompleta kaj tute ellaborita, kun detalaj vortaroj, lernolibro kaj multaj ekzemploj de uzado (en la Rapida Metodo minimume 108 paĝoj estas dediĉitaj al ekzemploj de uzado). Estas verŝajne ke Alfandari pli frue komencis verki sian lingvon ol en 1959-1960, ĉar li estis proks. 72-jara en 1961 kaj la Praktika Kurso estas ampleksa verko. En 1962 formiĝis internacia asocio de neistoj (Amikos de Neo), sed grava malsano de Alfandari malhelpis, ke ĝi ekaktivu kun certa sukceso. Por eviti malaperon de Neo oni kreis Neo-Akademion (Akademio de Neo), kies celo estis flegi kaj kvazaŭ fondumece gvidi la disvastigon de Neo. Fakte, tiu akademio montriĝis nura fantomaĵo, kaj Neo mortis eĉ antau sia aŭtoro (1969).

Ekzemploj

Patro nia: Na Patro ki sar in cel, siu ta nom santat. Venu ta regno. Siu fat ta vol, asben in cel, as on ter. Na shakida pan ne diu oje. E ne pardonu na debos, as nos pardonar na deberos. E no ne induku in tentado, mo ne fridu da mal.

Alia ekzempleto (sen traduko): "Shakun shar i sentat k'un amik gada sar as un id solya, spansanda bril totume; e plus nos par, les nos elgar, fi d'et mond un palaso o un prizo."

Kelkaj frazoj:

  • Rigardu antaŭ salti = Miru pri salti.
  • Bonan nokton, fraŭlino Wilson = Bonnox, Damel Wilson.
  • Kiel vi nomas tion en Neo? = Kom namar vu eto nee?
  • Kie vi estas? = Qo tu?
  • Tiu ne estas mia problemo = Eto no ma eco.

Monologo de Hamleto:

Soliloqo de Hamlet "Si o no si, em lo qestyon: sar it plu nobla Lo fleshos e l'atak subi d'un suert oltraga, O kontra un ocean de penos preni l'armos, Ze nili, z'endi? E dan?... Morti. Dan nur dormi, Plu nix. Pe un dormo dan se dici ke nun l'endo Del angosho del kor e del sennuma malos Ke na karno eredar. Eto sur vere un endo Vozenda pe enta kor: morti, ya, morti, dormi

Dormi... Sonyi, ki spar? Ah, ik vo nos jukat! Den, nel dormo de mort, e van nos or qitat Na musha spol, ah, dan, ka sonyos por ne veni?

Dete nos ezitar, den ik venar lo dub Ki prolongi ne far senende na pov viv.

Den ki suporti pur l'afronos de lo temp: Torto del opreser, spico del vir orgola, Afros de kontemnat amor, e de justis Lo farso, del burist lo rogo, lo pedados Ke sem dulda merit dal maldigna ricar?

Mentre kon lo puntel d'un kotilet so pur Di qitanso a soself? E ki vur nok ayani, Tan fardelos ol spal, sub lo pezo suveli D'un vivo dora e lada... es it no sur pe tim De somo do na mort, lo noskroprat rejon Unde ni revenir kelun, rovar na vol E suporti ne far lo malos ke nos ar Qam flugi ver los ke nos usnum no konar?

Ete konshenso far de tot nos nur kodardas, Lo natura kolor de na prima risolvo Sub l'ombro palijar de na vil penso, e dete Na volos divegar da sa koraga korso E perdar lo nam d'aktado.

Shexpir

Vortareto

  • baliverno = ĉarlataneco;
  • ceso = ĉeso;
  • funka = bunta;
  • glidel = zipo;
  • kontumaxa = ofta;
  • kruzopunt = krucvojo;
  • legiferio = leĝperiodo;
  • marabla = vidinda;
  • mun = municio;
  • nesa = bezona;
  • ocidi = mortigi;
  • pegprester = lombardisto;
  • plupaseo = pluskvamperfekto;
  • qarpeda = kvarpiedulo;
  • sonyado = revo;
  • skomuniki = ekskomuniki;
  • sursube = sursube;
  • vaxen = vakcino;
  • volven = karuselo;
  • detalvendodepart = departemento de detalaj vendoj

Kritiko

Neo estas en diversaj punktoj malpli regula ol Esperanto, kiu tiurilate estas tre strikta por rezultigi facilan lernadon. Detala diskuto bezonus detalan studon de NEO.

En la antaŭparolo, fakte du antaŭparoloj, de la lernolibro por anglalingvanoj ne estas klarigita, kial tiu projekto estas preparita aldone al la jam ekzistantaj projektoj. Ĉu Neo havas avantaĝojn kaj kiujn speciale? Neniu komparo estas diskutita de NEO kun Esperanto, Ido, Interlingua kaj aliaj projektoj. En la enhavolisto nenio pri tiu temo troviĝas.

Jen la kompleta unua antaŭparolo (traduko el la angla):

Al ĉiuj amikoj de la angla lingvo

Neniu helplingvo strebas esti pli ol "dua lingvo", lingvo kiu estas uzata por komuniko kiam la du patrinaj lingvoj diferas tro ege por duflanka kompreno. En ĉiu lando la nacia lingvo estas suverena, ne devas timi ion de la apero de "dua lingvo" kiel NEO.

Tute for de establi iun minacon kontraŭ la angla, la helplingvo estas pozitiva protekto, ĉar ĝi protektas la bazan integrecon (de la angla, la. trad.) per gardi ĝin kontraŭ la enfluego de neologismoj kiuj venas de diversaj lingvoj, kaj kiuj reduktus la anglan al malriĉigita "business pidgin" (komerca piĝino) kiel tiu uzata en Melanezio.

La dua antaŭparolo, pli longa, nur koncernas pri la problemoj prepari la anglan version el la originala franca.

Du rimarkoj kaj konsiloj de la tradukinto de tiu ĉi alineo:

  • Unua:Por eviti, ke granda laboro estas perdita, ĉar legantoj, interesitoj ne komprenas la celon kaj avantaĝon de projekto, la aŭtoro aŭ la aŭtora komitato de lingvo-projekto klarigu detale, kial tiu projekto estas lanĉita. Kiuj estas la sufiĉe grandaj avantaĝoj kontraŭ aliaj? Antaŭ Esperanto kaj post Esperanto pli ol cent projektoj aperis. Nur manpleno de ili atingis anaron de pli ol mil. NEO eble malpli ol cent, ĉu? Ĉu ne valoris verki antaŭparolon aŭ artikolon de pli ol 10 paĝoj pri tio? Tio por du celoj: Unue por helpi atingi sukceson de la projekto. Due, por helpi la legantojn kompreni la projekton pli bone, aŭ almenaŭ, por helpi ilin ekonomie uzi respektive ne perdigi ilian tempon.
  • Dua: Malgraŭ la periodo de bataloj inter diversaj projektoj nun ŝajnas pasinta, tamen la Esperanto-komunumo povus pli klare prezenti la celon kaj la avantaĝon de tiu lingvo. Zamenhof tre intense klarigis la regulecon kaj pro tio kaj pro aliaj eroj facilecon de lia projekto.

Eksteraj ligoj

Bibliografio

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.21 de Biblioteko Butler.