Prahomaj pentraĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neolitika arto)
Kavo de Lascaux, galerio de taŭroj

La unuaj prahomoj, kiuj okupiĝis pri ĉasado kaj kolektado, vivantaj en okcidenta Eŭropo dum la Paleolitiko aŭ Praŝtonepoko, pentradis animalojn sur la muroj de kavernoj. Ni ne scias bone, kion signifas ilia arto, sed ili certe estas parto de ilia religio.

La brilaj pentraĵoj de animaloj, faritaj de ĉasistoj dum prahistorio sur la muroj de kavernoj estis trovitaj en multaj regionoj de la mondo. Plej ofte sur la pentraĵoj aperadis ĉevaloj, bizonoj, rangiferoj kaj mamutoj. La mamutoj similis al konataj por ni elefantoj, sed ili estis kovritaj per hararo. La pentraĵoj estis plenumita per t.n. silikoj, ŝtonoj facile ĉizeblaj, kies splitoj estas tre akraj. La ĉasistoj de prahistorio uzis ĝin por fari armilojn kaj laborilojn.

La kavernaj desegnaĵoj eltrovitaj en kaverno Altamira en norda Hispanio en 1879 kaj en la groto Lascaux apud Montignac, Francio, en 1940, estas mirigaj specimenoj de arto. Ili montras ke, fruaj homoj kapablis desegni bestajn kaj homajn figurojn. Datigo laŭ Karbono-14 sugestas, ke la pentraĵoj de Lascaux povus esti inter 16,000 kaj 14,000 jaraĝaj. Multe de la pentraĵoj, similaj al tiuj de Lascaux, estas brile koloritaj kaj sugestas, ke la fruaj artistoj volis rakonti historiojn per siaj desegnaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.