Neon Genesis Evangelion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neon Genesis Evangelion
Originala titolo 新世紀エヴァンゲリオン
[Ŝin Seiki Evangerion]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro psiĥologia dramo, sciencfikcio, meĥao, apokalipsa fikcio
Por kiu ŝonen, sejnen
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Anno Hideaki
Studio(j) Gainax, Tacunoko
Scenaro Anno Hideaki
Muziko Sagisu Ŝiro
Televidaj retoj TV Tokyo, Animax, ABS CBN
Aperdatoj 4a de oktobro 1995 —
27a de marto 1996
Epizodoj 26
Animea filmo
Neon Genesis Evangelion: Morto kaj Renasko
Originala titolo DEATH & REBIRTH
シト新生 [Ŝito Ŝinsei]
Reĝisoro(j) Anno Hideaki
(Jamaguĉi) Masajuki
Kazuja Curumaki
Studio(j) Production I.G, Gainax
Produktisto(j) Iŝikaŭa Micuhisa
Scenaro Anno Hideaki
Muziko Sagisu Ŝiro
Distribuo Toej
Aperdatoj 15a de marto 1997
Daŭro 115 min.
Animea filmo (2 ep.)
Neon Genesis Evangelion: Fino de Evangelion
Originala titolo Air/まごころを、君に [Eā/Magokoro ŭo, Kimi ni]
Reĝisoro(j) Epizodo 25': Kazuya Tsurumaki
Epizodo 26:' Anno Hideaki
Studio(j) Production I.G, Gainax
Produktisto(j) Iŝikaŭa Micuhisa
Scenaro Anno Hideaki
Muziko Sagisu Ŝiro
Distribuo Toej
Aperdatoj 19a de julio 1997
Epizodoj 2 (Epizodo 25', Epizodo 26')
Daŭro 87 min. (po ĉ. 45 min.)
Animea filmo (serio)
Evangelion: Novaj Filmoj
Originala titolo ヱヴァンゲリヲン新劇場版
[(Ŭ)evangeri(ŭ)on Ŝin Gekiĝōban]
Reĝisoro(j) Anno Hideaki
(Jamaguĉi) Masajuki
Kazuja Curumaki
Studio(j) Studio Khara
Produktisto(j) Anno Hideaki
Ocuki Toŝimiĉi
Scenaro Anno Hideaki
Muziko Sagisu Ŝiro
Distribuo Toej
Aperdatoj 1a de septembro 2007 — nun
Epizodoj 4
Daŭro po ĉ. 100 min.
vdr

Neon Genesis Evangelion (japane: 新世紀エヴァンゲリオン [Ŝin Seiki Evangerion], laŭvorte: Evangelio de Nova Komenco) aŭ Evangelion estas animeo produktita en la studio Gainax de reĝisoro kaj verkisto Anno Hideaki. Ĝi estas elsendita en Japanio ekde oktobro 1995 ĝis marto 1996 kiel 26 epizodoj. La unuaj serioj baziĝas sur la samnoma mangao "Neon Genesis Evangelion" de Sadamoto Joŝijuki, sed poste la anime-serio antaŭiĝas la mangaon kaj jam la mangao komencis verki sub influo de la animeo.

Aŭtoro de la mangao estis ankaŭ dezajnisto de animeaj roluloj. Scenaro estas verkita de 6 scenaristoj inkluzive de la reĝisoro Anno Hideaki.[1]

Laŭ la animeo estas kreitaj:

Intrigo

Jam pasis 15 jaroj post enigma globa katastrofo, okazinta en la jaro 2000. Nun, en la jaro 2015, revenis la forto danĝera por vivo de la homaro. La Teron atakas gigantaj estaĵoj, kiujn oni nomas "Anĝeloj". Oni ne scias, kio ili estas, ĉu ili estas formo de vivo aŭ roboto, el kie ili aperas kaj kion ili celas. La sola armilo en la tuta planedo, kiu povas batali kun ili, estas pilotata roboto "Evangelion" (mallonge "Eva"). Tiu robotoj estas kreataj laŭ avangardaj bioteknologioj de la sekreta organizacio "NERV", kiu okupiĝas pri defendo kontraŭ la invado al la Tero. Efikeco kaj eĉ ebleco de piloti tiun roboton dependas de tio, kiel piloto povas sinkronigi sin kun ĝi. La organizacio "NERV" asertas, ke ne ĉiuj havas tiun kapablon kaj elektas kelkajn lernantojn por tiu laboro. Pilotoj vivas kaj lernas en la speciala urbo Tokio-3, kie situas stabo de "NERV" kaj kiun ial atakas "Anĝeloj". Pilotoj, de kiuj dependas savado da la homaro, suferas pro fizika kaj psika doloro, kaŭzanta depremon. La estro de "NERV", patro de unu el la pilotoj, havas sekretan celon. Krom la oficiala batalo kontraŭ la "Anĝeloj", li samtempe okupiĝas pri Projekto de Kunlaboro, laŭ kiu animoj de homoj devas kuniĝi al unu.

Roluloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de roluloj de "Neon Genesis Evangelion".

La reĝisoro kaj ĉefa scenaristo Anno Hideaki provis krei personojn de la roluloj tiel, ke ili prezentiĝas diverse al diversaj spektantoj. Iu vidas en la rolulo historian, religian aŭ filozofian simbolon, kiam aliaj vidas sin mem. La roluloj emociiĝas pro traŭmaj pasintecaj okazoj kaj pro siaj personaj interrilatoj kaj problemoj. Ili devas speguli diversajn partojn de la personeco de Anno Hideaki.

La maskota rolulo de la animeo Neon Genesis Evangelion estas Sklatera pingveno nome Pen Pen.

Aliaj Verkoj

Mangao

Animaciaj filmoj

  • Neon Genesis Evangelion: Morto kaj Renasko (DEATH & REBIRTH シト新生 [Ŝito Ŝinsei]), 115 min., 15a de marto 1997;
  • Neon Genesis Evangelion: Fino de Evangelion (Air/まごころを、君に [Eā/Magokoro ŭo, Kimi ni]), 19a de julio 1997:
    • Epizodoj 25': Amo estas detruema (Air [Eā]), ĉ. 45 min.;
    • Epizodoj 26': Unu pli fina: Mia pura kora por vi (ONE MORE FINAL まごころを、君に [Magokoro ŭo, Kimi ni]), ĉ. 45 min.;
  • Evangelion: Novaj Filmoj (ヱヴァンゲリヲン新劇場版 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban]):
    • Evangelion: 1.0 Vi (ne) estas sola (ヱヴァンゲリヲン新劇場版:序 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban: Ĝō], laŭvorte: Evangelio de Nova Komenco: Preludo), 98/101 min., 1a de septembro 2007;
    • Evangelion: 2.0 Vi (ne) povas avanci (ヱヴァンゲリヲン新劇場版:破 [Ŭevangeriŭon Ŝin Gekiĝōban: Ha], laŭvorte: Evangelio de Nova Komenco: Paŭzo), 108/112 min., 27a de junio 2009;
    • Evangelion: 3.0Vi (ne) povas refari (ヱヴァンゲリヲン新劇場版:Q Evangerion Shin Gekijōban: Kjū], laŭvorte: Evangelio de Nova Komenco: Akcelado ("Q" estas por angla quickening)), 17a de novembro 2012.

Referencoj