Neoptolemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neoptolemo (greke Νεοπτόλεμος "juna militisto") estis la filo de la militisto Aĥilo kaj la princino Deidamio en lagreka mitologio. La patrino de Aĥilo multajn jarojn antaŭ la naskiĝo de Aĥilo antaŭvidis grandan militon. Ŝi vidis ke ŝia nura filo estus mortigita se li batalus en la milito. Ŝi serĉis sekuran lokon por li por eviti ke li batalu en la Troja Milito, pro profetaĵo de lia morto en la konflikto. Ŝi alivestis lin kiel virino en la kortego deLikomedo, la reĝo de Skiro. Dum tiu tempo, li havis amaferon kun la princino, Deidameo, kiu tiam naskis Neoptolemon. Neoptolemo estis origine nomita Pirho, ĉar la ina versio de tiu nomo, Pirha, estis prenita de lia patro dum li estis vestita kiel virino.