Neorganika kemio
Neorganika kemio estas kemio de substancoj kiuj ne estas organika. Laŭ la nuntempe akceptata difino, neorganika kemio estas kemio pri substancoj kiuj enhavas neniun kemian ligon inter karbono kaj hidrogeno.
En la komenco, neorganika kemio temis pri substancoj kiuj ne estas produktataj de vivantaj estaĵoj, kaj estas produkteblaj en esplorejoj. Ekde kiam Friedrich Wöhler sukcesis produkti ureon en sia esplorejo, en 1828, la difino tamen ekŝanceliĝis, ĉar oni ekkomprenis, ke ankaŭ organikajn kemiaĵojn eblas artefari. En posta momento oni krome komprenis, ke kelkajn neorganikaĵojn povas produkti vivantaj estaĵoj, kio plue pridubindigis la ĝistiaman difinon.
Malgraŭ la malprecizeco de la limo inter organika kaj neorganika kemio, la distingo plu estas senchava hodiaŭ.
Vidu ankaŭ
En Esperanto aperis
- La terminologia vortaro Kemiaj Afiksoj, kompilita de Jan Pióro en 1966, mendeblas ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio kiel libro aŭ alireblas senpage rete.