Nepala Esperanto-Asocio
El Vikipedio
Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) estas fondita en 1990 kaj Landa Asocio de UEA ekde 2006 [1].
Enhavo |
[redakti] Frua historio
Esperanto en Nepalo venis en la jaro 1957, danke al Tibor Sekelj. Dum lia vojaĝo al Nepalo, li instruis al kelkaj gejunuloj. La fino rezultis je fondiĝo de Katmandua Esperanto-Societo. Tirtha Raj Onta prezidis ĝin kaj Shree Prasad Shrestha estis ĝia sekretario. Poste venis Simo Milojeviĉ kiu instruis dum ok monatoj al pli ol ducent studentoj. Poste la movado stagnis pro diversaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon po-parte.
[redakti] Ekde la fondiĝo de NEspA en 1990
En la jaro 1990 venis Joachim Werdin el Pollando por instrui Esperanton en Katmando. Lingva Instituto Quest donis ĉambron por la instruado. Lernis ĝin proksimume cent homoj. Je la fino de la kurso, novaj gelernantoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Tio estis historia paŝo ke ĉiuj komencintoj revis krei landan asocion el pecoj.
Pradip Paudyal estis ĝia unua prezidanto. Dua vizito de Werdin en Nepalo dum 1991 plifortigis la asocion kaj ĝian movadon, kiam okazis kursoj en Katmando kaj en Patano kaj pli ol cento da gejunuloj denove lernis ĝin. Krome okazis la unua kongreso de NEspA kaj ĝi eldonis sian bultenon "Montejo". La membroj renkontiĝis dum sabatoj kaj praktikadis la lingvon kaj la estraro kunvenas ĉiu-monate. Ĝi havis sian oficejon unue en Kamal Pokhari, kaj poste en Maididevi.
En decembro 1993 fondiĝis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis, ĉar estro de NEspA tiam opiniis ke ne ekzistu alia Esperanto-organizo en Nepalo.
Razen Manandhar ekverkis Esperanto-Nepali vortaron, kiun la NEspA baldaŭ eldonos.
De 1994, Nepalaj geesperantistoj daŭre partoprenas al Universalaj Kongresoj, danke al subtenoj de diversaj organizaĵoj kaj ankaŭ danke al helpo de NEspA mem. Estis ok nepalanoj en la 79-a UK en Pekino.
En 1995 okazis la unua Internacia Himalaja Renkontiĝo kiu venigis dekojn da geesperantistoj el diversaj landoj kaj ĝuante la lingvon kaj diskutante pri la movado, ili piedvagadas ĉirkaŭ la montaro. Daŭras la tradicio okazigi ĝin en ĉiu dua jaro. La sepa IHR estas okazis en februaro 2007 kaj venonta okazos en februaro 2009.
[redakti] Novaj fondiĝoj ekde 2002
Gejunuloj de NEspA sukcesis je fondiĝo de Nepala Esperanto Junulara Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis ĝia unua prezidanto. La junulara movado ankaŭ samtempe ampleksiĝas. Ili jam partoprenis en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian bultenon Templo.
En 2002 NEspA fondis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj Pokhara filioj respektive.
Troviĝas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en Nepalo: nepalesperanto (kun 219 membroj) kaj nepalaj-esperantistoj kaj ankaŭ kelke da anoj blogas en Esperanto.
NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 aŭgusto 2005. Entute partoprenis 171 geesperantistoj en la kongreso. Antaŭ tio, okazis Antaŭkongresa Renkontiĝo.
[redakti] Nombro de lernintoj kaj membroj
Danke al daŭra instruado de NEspA, proksimume kvincent homoj jam lernis la lingvon en pasintaj 16 jaroj kaj uzas ĝin en siaj vivoj laŭvole. Venis kvindek membroj de NEspA al ĝia kongreso en novembro 2007. Estas la nuna laboro de NEspA revenigi lernintojn al NEspA kaj al la Esperanto-movado ĝenerale.
[redakti] Estraro
- Prezidanto: S-ro Razen Manandhar
- Vic-prezidantoj: S-ro Narendra Raj Bhattarai kaj S-ino Indu Thapaliya
- Ĝenerala sekretario: S-ro Bharat Kumar Ghimire
- Sekretario: S-ro Lila Bhadur Baniya
- Kasisto: S-ro Rustam Chhetri Baniya
- Membroj:
- S-ro Nabin Lal Shrestha
- S-ro Nabin Subedi
- S-ro Dhruba Pokhrel
- S-ro Hareram Bishta
- S-ino Shakuntala Dhakal
- S-ro Himlal Parajulil (el Pokhara)
- S-ro Shri Prasad Pokhrel (el Itahari)
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ laŭ http://uea.org/landoj/azio/nepalo.html kaj laŭ la Jarlibro 2007

